Diskuto:Fina Venko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial la enkonduko estas en fuŝa fasonado (ne laŭ vikipedia kriterio kiu postulas ke nur la titolo estu en grasaj literoj!?--Alifono (diskuto) 11:28, 11 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ne komprenas tiun lastan alineon:

La Fina Venko ne estas afero de nura politika proklamo kaj enkonduko en lernejojn. Necesos ĉiutage tradukadi ĉiujn dokumentojn, kiuj nun aperas en la angla, alie la uzantoj restus fidelaj al tiu lingvo. La lingvo do ĉiutage kaj senfine devos batali pri sia pozicio kaj neniam venkos definitive. Por tiuj laboroj necesos ampleksaj vortaroj Esperantaj-nacilingvaj kaj inversaj, ĝeneralaj kaj fakaj, kiujn povas ellabori nur esperantistoj, ĉar la instancoj Esperanton ne scias.

Ĉu ĝi celas montri kial fina venko ne eblas? Se jes, ĝi estas tre konfuza, kaj certe ne neŭtrala. Ĉu iu povas klarigi? -- AdamRaizen 22:16 22. Jul 2003 (UTC)

Adam, vi tute pravas! Evidente multaj de ni havas nebulan bildon pri fina venko. Estas ja tute ne logika, ke post la fina venko senfine la instancoj ne scias. Ankaŭ ne estas logika, ke ĉiuj dokumentoj aperas en angla. Jam nun en Eŭropo la plimulto de la dokumentoj ja originas en naciaj lingvoj, en la greka, franca, hispana, germana ktp. (ja estas 20 lingvoj en la EŬ). La ideo, ke ĉio originas en angla, estas neĝusta. La majoritato devas esti tradukita en la anglan kaj en la 18 aliajn naciajn ingvojn, kio kostas tre multan tempon kaj monon.

Al fina venko nepre estas bezonata pli klara bildo: Unua demando: Kiom facila estas Esperanto? Ĉu 5-foje pli facila ol nacia lingvo? Ĉu 10-foje? ĉu 20-foje? De la respondo dependas, kiom ekonomia estos ĝia ĝenerala uzo! Mi post serĉado per Google k.a. ne trovis iun precizan respondon, ne trovis eĉ taŭgan provon pri tio. Kiom taŭgas indiko, ke iu lernanto lernis nian lingvon bone dum tri monatoj? Ĉu neniu esploris, kiom da horoj estas bezonataj por certa nivelo?

Mi kalkulis, kiom da horoj mi elspezis en la lernejo por atingi nivelon, kiu ebligis min, legi anglajn librojn kun ne tro ofta serĉado en vortaro (angla estas facila por germanoj)rezulto:

4 horoj po semajno x 40 semajnoj x 8 jaroj = 1280 horoj

Kalkulu mem, kiom da horoj vi elspezis por nacia lingvo, kaj kalkulu, kiom da horoj vi elspezis por Eo por sama nivelo. Mi estus tre dankema, se iuj sendus al mi rezultojn. Ankaŭ, se iu trovus esplor-rezultojn tiurilatajn. e-adreso: dj4pg ĉe t-online.de, En la jarlibro: ĉe Osnabrück, germanio. --Hans 17:13, 27. Jun 2008 (UTC)

Aprobita forigo[redakti fonton]

Mi patrolis la artikolon kaj aprobis forigon de la sekcio pri raŭmismo. Tion mi faris ne pro la argumentoj de la foriginto, sed sole nur pro la fakto, ke al la sekcio mankis fonto, referencoj, kaj pro tio, ke ĝia enhavo estas pridisputata. Cetere, jam ekzistas aparta artikolo pri raŭmismo. Vikiano (diskuto) 15:38, 21 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi atentigas, ke la artikolo pri raŭmismo laŭ mia kompreno ne bone difinas la vorton kaj ne donas sufiĉan kvanton da fontoj. Ankaŭ mi aprobas la forigon de la sekcio. --Lu (diskuto) 22:17, 3 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon por la reago! Amike, Vikiano (diskuto) 22:38, 3 nov. 2016 (UTC)[Respondi]