Saltu al enhavo

Diskuto:Furukaŭa (urbo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo[redakti fonton]

Ĉu ni havas normon pri esperantigo de japanaj nomoj? Furukaŭa aspektas strange. Mi elektus aŭ FurukavoFurukawa, ne intera formo. -- :) 23:45, 9. Okt 2004 (UTC)


Furukaŭo, Furukaŭao aŭ Furukavo, ne estas W en Esperanto! Laŭ mia malmulta kono pri japana, la prononco ne estas Furukava sed Furukaŭa. Roberto

Ne estas w en Esperanto, sed oni povus uzi la Hepburn-an formon Furukawa. Hurukawa estas tro fremda, mi opinias.
W -> V estas la tradicia esperantigo. Komparu Tajvano, Vaŝingtono.

-- :) 18:41, 10. Okt 2004 (UTC)

Furukavo, do! Roberto

-Tro "lokajn" loknomojn oni kutime ne esperantigas. Nur "grandajn" nomojn kiel tiujn de ĉefurboj, ŝtatoj, maroj... Mi proponas simple resti ĉe "Furukawa" laŭ Hepburn aŭ "Furukaŭa" laŭ "Espoburn". Pri Ĉinaj nomoj simplas: Jam ekzistas internacie rekonata pinyin. Kvankam ni jam havas specifigojn en Vikipedio:Nomoj de titoloj, praktike uzatas du sistemoj por Japanaj nomoj en nia Vikipedio: Hepburn-a por personaj nomoj, kaj "Espoburn"-a (t.e. esp-igoj surbaze de Hepburn, ekz-e "Miyamoto" > "Mijamoto", "Furukawa" > "Furukaŭa"/"Furukava"). Du sistemoj miaopinie troas por enciklopedio. Mi iomete pli cerbumos, kaj provos lanĉi novan proponon por "Nomoj de titoloj". Bab 11:45, 11. Okt 2004 (UTC)

Sed tiu Espoburn misfunkcias pri j. Ĉu ji estas kabineta ziyi? -- :) 23:52, 14. Okt 2004 (UTC)
ji(Esperanto) estas transigebla en i(Hepburn/Kunrei) ĉar Japanlingvo ne distingas Esperantan ji kaj i. (vd. ローマ字 ) Iuj eble transigas en yi.Ryoho 14:29, 16. Okt 2004 (UTC)

Furukavo ne estas tro "loka" nomo, estas internacia konata urbo de Japanio, kiel Frankfurto ĉe Majno estas internacia konata urbo de Germanio kaj Liverpolo estas internacia konata urbo de Anglio, sed ŝajnas al mi ke nordeŭropanoj tutsimple ne ŝatas esperantigi urbnomojn, ĉefe la siajn.

Mi opinias ,ke ĝi estas ne Esperantiginda. Ĉar
  1. "Furukaŭa urbo" kaj aliaj 6 urbetoj unuiĝos en "Osaki urbo" je 22-a de marto 2005, kaj ĝia nomo malaperos sur mapo.
  2. Ĝi estas tro malgranda, ĝi havas nur 70,000 da loĝantaro.Oni deziras Esperantigi pli grandajn urbajn nomojn antaŭ malgrandan.
Tiu ĉi urbaj klasoj estas pli grandaj urboj de Japanio.

(Ryoho)

    • Do kial VI, diable, proponis Furukavon?

Kial timi?[redakti fonton]

Kial timi esperantigi nomon de urbo granda, malgranda aŭ eĉ vilaĝo? Se estas pro nekompreno, do ni forlasu Esperanton, ĉar la plejparto de la homoj ne komprenas ĝin. Sufiĉe krei redirectajn paĝojn Furukawa kaj Furukaŭa. Mi eble neniam iros al Furukavo, do mi ne bezonas koni ĝian etnan nomon por demandi al vilaĝanoj kiel iu ajn opinias, krome, mi pensas ke Furukawa ne estas nativa nomo, ĉar japana eĉ ne uzas latinajn literojn kaj niajn literoj ne sufiĉas por eksprimi la "etna" prononco. Se mi sendos leteron al Furokavo, eble la leterportisto rekonis ĝin per poŝta kodo, ne per W aŭ Ŭ. Do, kiel ni timus esperantigi ĝian nomon aŭ alian geografian nomon? Roberto.

En Japanio, estas du normoj por latinliterigoj. La poŝtisto rekonos almenaŭ unu (HurukawaFurukawa). -- :) 23:52, 14. Okt 2004 (UTC)
Vi mem, mia kara :), proponis Furukavon! Vidu unuan diskuton! En Brazilo, poŝtisto rekonus mian domon per 48.607-210 409! Eĉ se oni skribus en arkaika aramea lingvo Roberto.
Fakte, mi preferas "Furukawa". Mi intencis serĉi en Google ĉu la formoj estis uzataj.
  • Vikipedio estas la nura rezulto por "Furukavo".
  • Estas nenio en Esperanto por "furukaua".
  • Mi estas multaj rezultoj por "furukawa kaj" sed mi ne scias kiel filtri familinomojn, komercan nomon kaj ne-esperantaĵoj.
-- :) 00:51, 18. Okt 2004 (UTC)

KIAL DO, DIABLE VI PROPONIS FURUKAVON? MI HAVAS PLI KION FARI!

Ĉar mi ne ŝatas "Furukaŭa". Mia preferordo estas: Furukawa, Furukavo, cetero. -- :) 00:33, 19. Okt 2004 (UTC)
Ankaŭ mi preferas "Furukawa" (aŭ "Furukaŭa"); pro tio, ke mi ne tro ŝatas esperantigojn... Al mi plaĉas ke nomo povas fini per "-a", "-i", "-burg", ktp.ktp. --bab


Bone, se vi ŝatas aŭ ne ŝatas estas via problemo, EN NIA LINGVO SUBSTANTIVOJ FINAJ PER O. Se vi ne ŝatas, skribu al Akademio. Mi restos fundamenta kaj kavos mian sulkon.

Ho ve, vi rigoraj fundamentistoj kiuj bremsas nian progreson! :-) Vidu mian respondon pli-sube! Bab 12:39, 19. Okt 2004 (UTC)


Tut-Japane, novembro 2003 ekzistas 671 urboj laŭ loka registara juro. Se oni kreus paĝojn de urboj tiel malgrandaj kiel Furukaŭa urbo, timinda konfuzo de urboj okazas en Esperanta Vikipedio. Mi pensas por eviti konfuzon, ke oni ne devas Esperantigi malgrandajn urbojn.Ryoho 12:01, 19. Okt 2004 (UTC)

Fakte, oni devas uzi o por substantivoj. Do, simple: Furukawa-o, Niigata-o, Sendai-o, Saint-Sulpice-la-Pointe-o, Uusikaupunki-o, Tai-wan-o, Schlächtenhaus-o, kotopo.

Tio estas sensencaĵo. Jes, substantivoj kiuj formas parton de la baza Esperanta vortprovizo, devas fini per -o, tion mi neniam kontraŭis. Sed Propraj Nomoj estas alia afero. Eĉ Zamenhof nur o-igis kelkajn nomojn, lasante multajn ne-o-igitaj, ekzemple sian propran. Pri urbonomoj estas tradicio, ke oni tute esperantigas nur ĉefurbojn kaj eksterordinare grandajn urbojn (kiel Ŝanghajo). Do pri "Furukaŭa" kontraŭ "Furukavo" mi pensas mian estetikan argumenton same bona kiel rigora fundamentismo. Furukaŭa pli belas (miaorele) kaj pli similas la veran japanan nomon ol Furukavo. Bab 12:39, 19. Okt 2004 (UTC) - kaj eĉ ne menacate per amasdetruaj armiloj mi estas "babo"!

Vidu Babo, MI MEM, ROBERTO, proponis la formon FURUKAŬA'n (mi malbenas la horon), sed :), NE MI!, proponis FURUKAVOn, mi devis movi la artikolon, post :), LI MEM, LA PROPONTINTO DE FURUKAVO, post MI MOVI ARTIKOLON, diris ke FURUKAVO ne ŝatas al li, ke li preferus FURUKAŬAn. DIABLE, KION VI VOLAS? FRENEZULIGI MIN? Mi pensas se mi re-movus al FURUKAWA, vi re-petos FURUKAVOn.

Ho ! Bonvolu plu debati kviete. La diskuto ne pravigas koleriĝon. Strange ke tiu debato reaperas ade en la vikipedio. Estus bone trankvile relegi tion kio estis jam antaŭe debatita. Ne enprofundiĝinte en la diskuton mi tamen opinias ke devus esti Furukaŭa kio estas esperanta transliterigo de la japana kaj tamen ne esperantigo kiu estus Furukaŭo. la artikolo povus aperi sub titolo Furukaŭa kun mencio esperantigita al Furukaŭo kaj ĉiuj repaciĝas. Inverse en artikolo Parizo povas aperi : nacilingve Paris [parI]. 05:50, 20. Okt 2004 (UTC)
Vi devas nenion. Mi nur proponis por diskuto, kaj ebla onta decido. Mi neniam proponis "Furukaŭa" -- :) 00:15, 21. Okt 2004 (UTC)


Mi malesperantigis la paĝon pro malapero de la urbo. Ryoho 12:46, 6. Sep 2006 (UTC)