Diskuto:Gaela lingvaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hmm ! se nur li estus tion dirinta en la gaela, eĉ ne ! --anonima leganto la 15-an de januaro 2004

Kion signifu la lasta, ruĝa parto de la frazo

"Ĉiuj el ili devenas de la malnovirlanda lingvo, kiu estis parolata dum la 5-a kaj 6-a jarcentoj sur la okcidentaj kaj nordaj partoj de la Insularo de la Nord-Atlantiko."

?? La malnovirlanda lingvo estis parolata en ekzakte unu insulo, nome Irlando. Mi trovis neniun alilingvan artikolon, kiu klarigus la koncepton laŭ kiu devus kreiĝi aparta artikolo pri la "insularo de la Nord-Atlantiko". Kio tio entute estu? Ĉu la brita insularo plus Islando kaj Gronlando? Aŭ ĉu ankoraŭ la Acoroj aŭ eble ankaŭ Madejro? Kian sencon havus grupigi Madejron kun Gronlando, kaj kiun ligon tiu "insularo" havu kun la malnovirlanda lingvo?? Mi vidas nenian sencon en la lasta frazoparto kaj simple elprenas la vortojn "sur la okcidentaj kaj nordaj partoj de la Insularo de la Nord-Atlantiko".

ThomasPusch (diskuto) 15:33, 29 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]