Diskuto:Generalitato de Katalunio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bv renomi la artikolon[redakti fonton]

ekzemple al Listo de prezidentoj de Katalunio

Sen subskribo: skribinto estis Yves Nevelsteen la 3-an de januaro 2007.

Titolo Generalitato de Katalunio[redakti fonton]

La 22-an de aŭgusto 2012 la vikipediano Ĉiuĵaŭde movis la tekston de antaŭa kataluna titolo Generalitat de Catalunya al nova e-lingva titolo Generalitato de Katalunio. La kreo de tiu neologismo kompreneblas. Tamen mi kiel esperantisto, kiu persone vidas malmultajn katalunajn tekstojn, sed multajn en aliaj eŭropaj lingvoj kaj en Esperanto, devas diri ke mi multfoje vidis kaj legis la katalunan nomon Generalitat de Catalunya kaj neniam ajn en 35 jaroj da intensa okupiĝo pri esperantlingvaj tekstoj la e-lingvan terminon Generalitato de Katalunio. Guglo-serĉo nun montras ĝin en signife malpli ol 10 vikipediaj tekstoj, kaj en unu plia retpaĝo. Ĉu tiu unu uzo signifas, ke la nocio estas amplekse aplikata en praktika lingvouzo ekster vikipedio, mi iom dubas... Sed klare ke Guglo nur serĉas la interreton, ne paperajn dokumentojn, kaj ankaŭ ke la serĉilo ne trovas ĉion. Ĉiukaze mi alvokas ke serĉiĝu kaj indikiĝu eksteraj fontoj pri la uzo de (laŭdira aŭ vere uzata) e-lingva neologisma vorto "generalitato". Se tute ne troveblas tiaj fontoj, mi proponas revortumi la unuan frazon jene: "La aŭtonoma registaro de Katalunio, en la kataluna lingvo nomata Generalitat de Catalunya, funkcias kadre de la sistemo de hispanaj aŭtonomaj komunumoj" [...]. --ThomasPusch (diskuto) 21:51, 28 Sep. 2014 (UTC)


Eĉ pli malbone, la teksto Katalunio nun havas unu teksteron:

Katalunio posedas aŭtonoman registaron [Generalitato de Katalunio] kaj leĝdonan parlamenton. Katalunia estraro konata kiel la [Ĝeneralitato de Katalunio] (Ĝeneralitat) kaj estas kunmetita de Parlamento, la Prezidanto kaj la Konsilio-Direktoro. [...] De la 30-a de oktobro 2017 ĝis la 14-a de majo 2018, Ĝeneralitat-agado estis suspendita [...] En temoj kiel ekzemple sano, eduko kaj leĝo la generalito havis statuson kune kun la hispana registaro [...]

Ĉu registaro (kiel en aŭtonoma regiono aŭ ŝtato)? Aŭ estraro (kiel en loka klubo)? Ĉu Generalitato? Aŭ Ĝeneralitato? Certe ne Ĝeneralitat, kiu estus vorto kun esperanta kapo kaj kataluna vosto, kaj certe ankaŭ ne generalito!!!

Bone, la frazo "Katalunia estraro konata kiel la Ĝeneralitato" montas ke ĉi tie agis homo kiu ne multe regas Esperanton - frazo plene sen verbo en Esperanto tute ne eblas. Sed la teksteto tamen montras, ke regas sufiĉe da necerteco kiu estas la esperanta nomo de la institucio. Do la supra postulo pri trovo kaj citado de referencaj fontoj pri esperantlingva vorto "Generalitato" aŭ "Ĝeneralitato" iĝas nur pli grava!!! Se tio nepre ne troveblas, eblas ankaŭ plene eviti fantazian fikcian vorton, kaj elekti frazojn kiel "La aŭtonoma registaro de Katalunio, en la kataluna lingvo nomata Generalitat de Catalunya, funkcias [...]", kiu jam kiel modelo citiĝis en 2014. ThomasPusch (diskuto) 18:58, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]