Diskuto:Genro (gramatiko)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu fari Vikipedio:apartigiloj al gramatika genro kaj biologia genro? -- Davidme

Propono anstataŭi la vortojn feminino kaj maskulino per femino kaj iĉo[redakti fonton]

La vortoj feminino kaj maskulino aperas en neniu el miaj vortaroj, dum ekzistas la neologismoj femino kaj iĉo. Do mi proponas anstataŭigi la vortojn feminino kaj maskulino respektive per la terminoj feminvorto kaj iĉvorto, pro tio ke la vortoj "femalo" kaj "masklo" estas prefereble uzataj en biologio, ne en gramatiko. Kiu konsentas (aŭ ne)? DidCORN (diskuto) 20:25, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

La afero ne tiel facilas, ĉar femino legeblas en NPIV, sur paĝo 325, dum ke iĉo forestas en tiu libro. Do, kion fari pri ĝi? Sed mi trovis en NPIV, sur la paĝo 716, la vorton masklo. La vorto "maskulino" jam pro la finaĵo -in- estas paradoksa. Ĉu ne?
Ĉu vi ie en la literaturo trovis la vortojn "feminvorto" kaj "iĉvorto"? Mi neniam ie legis ilin, precipe en neniu el la gramatikoj de esperanto, kiujn mi posedas hejme. Ja estas entute kvar, el kiuj tri estas eĉ en Esperanto.
Mi ĵus eĉ serĉis la vortojn "feminino" kaj "maskulino" en NPIV kaj la granda vortaro de p-ro Krause, Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Mi ne trovis ilin, same kiel vi. Sed en la vortaro "Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Esperanto-Deutsch", de Ulrich Matthias kaj Dietrich M. Weidmann, mi trovis "maskulino" en la esperanta parto, nome sur la paĝo 204. --Tlustulimu (diskuto) 21:09, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Robin van der Vliet trovis la solvon en ReVo per femineno ([1]) kaj maskuleno ([2]); li jam korektis en l'artikolo. DidCORN (diskuto) 13:51, 2 maj. 2020 (UTC)[Respondi]