Diskuto:George Soros

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

denaskulo[redakti fonton]

Mi opinias ĝin strange, ke ne estas menciita en tiu ĉi esperantlingva artikolo ke George Soros estas denaska parolanto de Esperanto. Ĉu la fakto estas disputata? Pli ol unu versio de la artikolo diras same, tial mi aldonas ĝin. Andrew 06:32, 17. Jul 2006 (UTC)

Pli precize plej verŝajne denaska parolinto de Esperanto. Narvalo 06:40, 17. Jul 2006
  • Laŭ Humphrey Tonkin, George ne estas denaskulo [1] ~pikolas [[mia diskuto]] 14:34, 17 Maj. 2011 (uzanto NMaia)
    • Kaj supozeble Tonkin scias, pri kio li parolas, ĉar li tradukis du verkojn de la patro de George Soros. Mi do ŝanĝis. --Lu 17:40, 17 Maj. 2011 (UTC)

Kiu kongreso?[redakti fonton]

Estas skribite, ke "En 1946, ... en junulara Esperanto-kongreso." Nu, kiu kongreso fakte? Ŝajne ne estas IJK, kiu rekomenciĝis nur en 1947 postmilite. Sibazyun 14:40, 12. Jun 2009 (UTC)

Vi pravas: estis eraro, devis esti "1947". Jam delonge ĉio ĝustiĝis, eble ankaŭ dank' al tio ke vi rimarkis la malkongruaĵon... ThomasPusch (diskuto) 15:01, 19 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Pliaj aldonoj al la temo "George Soros kaj Esperanto, TJO respektive la IJK"[redakti fonton]

@PaulP kaj Rotsaert8000: Karaj Paul kaj Roland, dum la lasta monato aldoniĝis pluraj informeroj pri la temo "George Soros kaj Esperanto, TJO respektive la IJK", rilate al la 100-jariĝo de Grégoire Maertens, letero de G. Soros al li okaze de la 100-jariĝo kaj laŭ aktuala artikolo en Libera folio. Sed ili diversloke enŝtopiĝis en la tekston kaj nun la titolo "Soros kaj Esperanto (kun fiera Flag of Esperanto.svg)" ne plu vere titoligas la informojn, kiuj estas ankaŭ pli supre en la biografio, kaj sencas ke ili estas integra parto de la biografio. Iu devus entute redakti la tekston, por elegante kunigi la diversajn frazerojn, atenti ke nenio forfalas sed ankaŭ nenio estas skribata duoble. Ĉu unu el vi, kiuj en februaro aldonis iujn el tiuj informoj, volus fari la redaktadon? ThomasPusch (diskuto) 15:38, 6 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Por ĉiuj - Estas ankoraŭ nun forkomentita parto:

Fojfoje li donacis monon al la E-movado [Referenco?]. Sed en jaro 2019 Humfrej "Humfrej??" Tonkin atestis:
George Soros opinias la E-movadon mortinta [Referenco?]. Tial [Referenco?] li ne plu subtenas Esperanton. Ofte troviĝas informoj, ke George Soros estus denaska parolanto de Esperanto, sed laŭ Humphrey Tonkin tio ne estas vera [referenco: name="transparent.com"]. [Noto: La plia alineo klarigas la denaskecon pli bone: kiu 70 jarojn post sia infaneco en esperantista familio ankoraŭ parkere povas citi parton de la poemo La Vojo, lerninta infanaĝe, tiu tamen pruvis ke li kreskis en esperantista familio, eĉ se li ne lernis la lingvon denaske, sed en aĝo de eble 4 aŭ 6 jaroj.]

Kiel kutime dum diskutoj kiugrade iu konatulo estas esperantisto, la glorigaj kaj malglorigaj asertoj tre proksimas, kaj krom la unu referenco transparent.com pri intervjuo de Ch. Smith kun H. Tonkin ne estas referencoj. En la intervjuo H. Tonkin opinias "His view on Esperanto is pretty clear: it was a good idea, but the moment when it might have been adopted as an international lingua franca has, sadly, passed." Tio ne signifas opinii la E-movadon mortinta. Kaj ke tial [Referenco?] li ne plu subtenas Esperanton, estas ankaŭ misieca misargumentado: mi konas amasojn da esperantoparolantoj, kiuj havas altan opinion pri la Esperanto-movado, kiu estis valorega ero de parto de ilia vivo, sed nun simple okupiĝas pri aliaj aferoj, ne estas en la movado kaj eble momente tute ne praktikas la lingvon. Tiu ŝajnas al mi tute normala fenomeno. Mi en mia pasinto entuziasme praktikis plurajn muzikinstrumentojn kaj sportojn, kiujn mi ekde jardekoj ne plu praktikas, sed daŭre havas altajn opiniojn pri la temoj, sen opinii tiujn muzikinstrumentojn aŭ sportojn mortaj.

Necesos entute iom bonvoleme neŭtraligi la asertojn kaj la troigitajn interpretojn de la pli sobraj referencoj... ThomasPusch (diskuto) 15:38, 6 mar. 2024 (UTC)[Respondi]