Diskuto:Georges Méliès

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne certas pri la enesperantigoj de la jenaj terminoj el la angla artikolo:

  • ?? truko de anstataŭigo ??: "stop/substitution trick" (ĉesi la kameron dum filmigado; anstataŭi ion en la sceno per io alia, kaj rekomenci filmigadon)
  • ?? plureksponado ??: "multiple exposure" (filmigi plurfoje tra la sama peco de filmo, do surigi unu bildon sur alia)
  • ?? blendo ??: "dissolve" (mallumigi la bildon ĝis nigro; reigi la filmon je la komenco de la mallumigado kaj refilmigi novan scenon, lumigante ĝin ĝis plena lumo; do la interscena vando glite intermiksas)

Se oni povas rekomendi al mi pli bonajn terminojn (aŭ konfirmi, ke la supraj sufiĉe bonas), estus bonvena! --Brion VIBBER

  • Eble "truko" ne estas kion vi celas. Eble "lertaĵo" aŭ "rimedo" (laŭ Benson: "la rimedoj de l' metio" = "the tricks of the trade") aŭ "tekniko/metodo"?
Hmm... Plena Vortaro (en la Suplemento) difinas trukon jene:
truko. Artifiko uzata en filmado, por doni la aspekton de realeco al dekoracio ktp. ~i (tr). Aranĝi pecon de kineja dekoracio, filmi ion per artifika procedo ktp, por doni al la projekciotaj scenoj ŝajnon de realaĵo. ~maŝino. Maŝino, kiu ebligas reprodukti bildojn aŭ bildaron de filmo, enmetante en ilin ĉiajn modifojn: pligrandigon, surimpresojn ktp.
La esperanta-angla vortaro de JC Wells difinas ĝin:
truk/o trick; -ado faking; trick photography etc
Ĉu ne estas taŭga? --BV
  • "plureksponado" plaĉas al mi. (ĉu "multeksponado"?)
Bone. Mi trovas nek la unuan nek la alian gugle... espereble kiam mia 'Fotografia fakterminaro' alvenos en la poŝto, mi trovos, kion la fakuloj decidis, sed ĝis tiam ili aspektas uzeble bonaj laŭ mi. --BV
  • Laŭ Benson, ekzistas "enfadi" kaj "forfadi" por "fade in/fade out (sound, video, etc)" kaj Butler konfirmas ke "fad" estas kina radiko (per "cin" apud la difino). Ĉu tio havas la saman signifon kiel "dissolve"? "blendo", laŭ Butler, estas mineralo, ne la angla "blend". Laŭ Benson, "kunfandi" estas "blend together, lit or fig, as ingredients, colors, influences". Butler mencias ke "forfandi" estas "dissolve", kiel "forfandi antaŭjuĝojn".
--Jacob SCHWARTZ
Dankon! Kina "dissolve" estas simple forfado plus enfado; eble simpla nuda "fadi" estus sufiĉe; eble ĉu "interfadi"? Per google-serĉo mi trovas nenian ekzempleron de "interfad-", sed "fadi/o/ado" ŝajne estas pli ofte uzata kiel ĝenerala (ne kino-specifa) for-fado. "Interfadi", mi pensas, estus pli specifa. --BV

Alia demandeto: mi ne cent-procente certas, ĉu oni prononcas la finan S en "Méliès" ĉu ne... Ĝenerale en la franca, fina konsonanto (krom C, L, R) estas neprononcata, sed kelkfoje oni ja prononcu finan S ("atlas", ekz). Mi havas la impreson, ke oni prononcu ĝin en "Méliès", sed mi ne certas. --Brion VIBBER

korekta impreso, la franca estas ja terura! Ekz. piedoj=pieds [pje] Feliĉe mi konas la esperantan formon kaj do ne faras erarojn en la franca!...mmm :-)--Zav'