Diskuto:Georgi Lozanov

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto nomas lin "psikologo kaj psikiatro", kaj mi ĵus aparte por tiu ĉi teksto kreis kategorion "bulgaraj psikiatroj". Tamen mi enketis kaj trovis, ke laŭ miaj fontoj li neniam studis medicinon kaj ankaŭ ne kiel kuracisto specialiĝis pri psikiatrio. Pluraj alilingvaj tekstoj nomas ilin psikologo, do mi nun ne pridubas tion, sed mi nur certas ke ili estis edukisto kaj okupiĝis pri psikologiaj temoj. Do mi ĉiukaze forprenas la indikon "psikiatro". ThomasPusch (diskuto) 23:19, 28 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Pri la aserto "Pro kontaktoj kun Okcidento li estis far la tiama komunisma registaro tenita en "hejma malliberejo" en Sofio." mankas ĉiaj jaroj aŭ referencoj - nur klaras ke la limigoj devis plej laste ĉesi en 1990, ĉar poste ne plu ekzistis "komunisma registaro". Mi en la angla, germana, hispana artikoloj trovis tute nenion pri tio, en la litova teksto estas aludo ke li laŭdire dumtempe nur rajtis eliri el la domo por iri al la instituto, ankaŭ sen ajnaj jaroj aŭ referencoj. La tuto aspektas kvazaŭ kopiado de onidiroj: ne devas esti tiel, sed tiam devas ekzisti fidindaj kaj montreblaj dokumentaj referencoj !! ThomasPusch (diskuto) 01:14, 4 maj. 2024 (UTC)[Respondi]