Diskuto:Germana Federacio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plejparto de aliaj vikipedioj uzas alian terminon: konfederacio. Evidente ĝi pli ĝustas por tiu malstrikta unio, ĉu?--RG72 (diskuto) 16:16, 5 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Unue: mi pardonpetas pro mia misredakto konfederacio -> federacio. En miaj pensoj mi fokusis sur la Nordgermana Federacio kaj konfuzis la du. Dankon por via korekto.
Due: La originala lingvo, la germana, uzas la saman vorton "Bund" por kaj la Germana Federacio kaj la posta Nordgermana Federacio, malgraŭ ilia malsama karaktero. Aliaj parencaj lingvoj, la dana, sveda ktp. sekvas la saman modelon. Ofte oni sekvas la originalan vortumon eĉ se tiu ne vere trafas (ekz-e Germana Demokratia Respubliko nomiĝis tiel, kvankam ĝi estis maldemokratia). Aliaj lingvoj sekvas la latinan nomon "Confoederatio". Mi pensas ke ambaŭ formoj estas uzeblaj kaj ambaŭ havas bonajn argumentojn. - Sincere, Moldur (diskuto) 17:40, 5 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Neniuj problemoj kara. Mi supozis tion, do komencis tiun diskuton)))--RG72 (diskuto) 06:17, 6 maj. 2018 (UTC)[Respondi]