Diskuto:Gino Polli

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teksto pri Gino Polli estis forigita en la angla vikipedio pro "manko de graveco", kaj estas simila artikolo Angelo Polli, delonge forigita el la franca vikipedio - probable ankaŭ alilingvaj versioj forviŝiĝis, supozeble ankaŭ el la itala. Kaj ankaŭ estas tekstoj pri Gianni Polli kaj Pietro Polli kiuj eĉ ne atingas nivelon de artikola ĝermo. Tamen la argumento pri "graveco" de homo ŝajnas al mi iom subjektiva: mi malgraŭ la protestoj ĉi-tie kaj en aliaj vikipedioj proponas lasi la tekstojn pri Gino kaj Angelo, kiuj estas laŭ lingvaĵo kaj enpaĝigo taŭgaj artikoloj, kaj forigi la ĝermetojn pri Gianni kaj Pietro.[1]

industria kokidaĵo
  • Cetere: min amuzis lerni en la informkestoj pri familio Polli, ke iu inter okupoj kaj profesioj estas "militisto kaj Industria manĝaĵo Kokidoj". Mi ne certas kiu profesio estas esti manĝaĵo, sed esti industria kokidaĵo supozeble indikas socie neprestiĝan profesion...

--ThomasPusch (diskuto) 14:55, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

  1. la tekstoj pri Gianni kaj Pietro efektive forpreniĝis la 3-an de marto 2022 kiel rezulto de diskuto en Vikipedio:Forigendaj artikoloj: proponita dum diskuto pri "Gianni Polli". Atentindas ne toleri reenmeton de la nomoj en formo de ruĝaj ligiloj en la paĝojn pri Gino kaj Angelo! ThomasPusch (diskuto) 10:00, 3 jan. 2023 (UTC)

Postrikolto: La multaj majuskloj ĝis nun aspektigis la tekston nenecese patosa, kaj gramatike ne pravigeblas. Mi iom malplipatosigis la vortumon sed daŭre mi dirus, ke el ideologie neŭtrala pozicio la lingve bona teksto havas rajton resti en Vikipedio, kvankam en la esperanta branĉo ne estas tre multaj tekstoj pri soldatoj... ThomasPusch (diskuto) 10:04, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]