Diskuto:Granda Gubernio Loreno kaj Bar

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi forte supozas ke neniu vorto "generalitato", evidente inventita por vikipedio, ekzistas en Esperanto. PIV ne konas ĝin, kaj ankaŭ Grand Dictionnaire Français-Espéranto ne konas iun tian vorton. Kion diable la ne-vorto signifu? La eksa uzanto Xian, kiu kreis artikolon Generalitato Loreno-kaj-Bario, tie klarigas ke france tiu unuo en la 18-a jarcento nomiĝis Grand-gouvernement de Lorraine-et-Barrois, do "granda gubernio Loreno kaj Bar" (Bario estas venena kemia elemento). Jen do ioma klarigo. Mi alinomas la artikolon Grand-gouvernement de Lorraine-et-Barrois al titolo "granda gubernio Loreno kaj Bar", kaj tiam eblas ligi de aliaj tekstoj (ekzemple Tri-Episkoplandoj) al la alinomita artikolo pri Loreno kaj Bar. ThomasPusch (diskuto) 20:25, 29 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes ja en la kataluna lingvo mi konas la nomon Generalitat, kiu ne estas esperantlingva kaj ne bone tradukeblus per "Grand-gouvernement" aŭ "granda gubernio". Ĝi simple restas sub la kataluna nomo, sen misa o-finaĵo. ThomasPusch (diskuto) 20:27, 29 sep. 2023 (UTC)[Respondi]