Diskuto:Granda Skopjo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La retaj informoj pri la malcentraj urboj kaj komunumoj de Nord-Makedonio estas sufiĉe klaraj. Estis censo la 5-an de septembro 2021, kiu rezultigis klarajn nombrojn pri loĝantoj, areoj, kiom da viroj, kiom da inoj, kiom da infanoj kaj pensiuloj, el kiuj etnoj kaj el kiuj religiaj grupoj ktp. Punkto. Nur pri la ĉefurbo la informoj diverĝas. Tio jam komenciĝas per tio, ke vikidatumoj kaj dek da pliaj lingvobranĉoj insistas, ke estas du unuoj, Skopjo kaj statistika unuo Granda Skopjo, la lasta laŭdifine grupiĝo de 10 ĉefurbaj komunumoj, plue dividitaj en urbajn distriktojn. Sed efektive eblus havi la impreson, ke Skopjo simple identas al Granda Skopjo, tiel ekzemple difinas la angla, germana, hispana kaj franca vikipediaj branĉoj. Sed la probable pri la urbo plej grava lingvobranĉo, la makedonlingva vikipedio, insistas ke estas du malsamaj unuoj, kaj vikidatumoj subtenas tion. Ĝenerale vikipediistoj opinias ke estas pli bone havi unu troan artikolon, ligitan al la koncerna vikidatuma ero, ol havi unu maltro, kaj havi homojn venantaj de aliaj lingvobranĉoj de vikipedio, kiuj de tie serĉas Esperanton, kaj ne trovas ion, ĉar la esperantistoj pli kopias la anglan ("unu artikolo sufiĉas") ol la lokan makedonan lingvon kaj vikidatumaron. Sed ĉi tie mi iom dubas, ĉu vere estis plej saĝe infektiĝi de vikidatumoj kaj la loka makedona lingvo, kaj hieraŭ krei novan esperantan eron "Granda Skopjo", kiu krome nur en iuj "fremdaj lingvoj" (fremdaj vidate el perspektivo de Skopjo) nomiĝas "granda Skopjo", en la makedona vikipedio simple estas Град Скопје, Grad Skopje, Urbo Skopjo ... neniu adjektivo "granda". Nu, la itala vikipedio insistas, ke verdire la makedona nomo estas Големо Скопје, Golemo Skopje, kio jes ja estus "granda Skopjo" - sed kial la makedona vikipedio ne uzas tiun terminon? Daŭre, dubokaze pli bonas havi unu artikolon pli ol unu maltro kaj krome orientiĝi laŭ la "lingvoneŭtrala" datumbazo vikidatumoj. Sed mi vere dubas kaj miras pri la malsamaj indikoj en malsamaj fontoj de nombroj pri loĝantoj kaj areo de "Skopjo". Espereble la estonto pli klarigos la diferencojn inter Skopjo kaj statistika unuo Granda Skopjo... ThomasPusch (diskuto) 18:45, 18 okt. 2023 (UTC)[Respondi]