Diskuto:Henegovio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ĉu ni diros "Hainaut" aŭ uzos la E-an formon "Henegovio" ?

ovia (en Esperanto ovio) estas mezepoka latinigaĵo de la germana finaĵo au (en la tempo, kiam ĝi estis prononcata ). Oni ĝin trovas en Varsovio, Krakovio; franclingve oni diras Argovie por Aargau. Oni bedaŭrinde konstatas, ke tia asimilemo perdiĝis: hodiaŭ la Francoj nomas «Sundgau» kaj ne «Sundgovie» la alzacan regionon kaj ili diras «Brisgau», kaj ne «Brisgovie», por la regiono de Frejburgo en Badeno. Tamen la finaĵo ovio restas tre bona kaj mi volonte dirus «Sundgovio», «Brisgovio» ktp. Keskastel 02:25, 12. Jun 2005 (UTC)

Tabeleca aranĝo[redakti fonton]

Mi iomete eksperimentis uzi la ŝablonparon {{div col}} kaj {{div col end}} por iom komforte-kompakte prezenti la komunumojn. Malfaru aŭ ŝanĝu laŭ via plaĉo, se vi ne ŝatas la rezulton. - Amike, Moldur (diskuto) 19:22, 30 Dec. 2015 (UTC)

@Moldur: Nun la spaco en la ĉapitroj estas iomete uzata. Ĉe mi estas iom da spaco inter la kolumnoj. Sed mia ekrano estas ja sufiĉe larĝa kaj ne eblas aranĝi tion por tre diversaj ekranoj. Do, ni povus lasi tion en la nuna formo. Via varianto estas pli varia ol tabelo, sed ne funkcias en tre malnovaj foliumiloj. Tamen mi pensas, ke jam estas tempo pli malpli ignori tro malnovajn foliumilojn. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 19:46, 30 Dec. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Malnovaj foliumiloj, kiuj ne komprenas <div style="-moz-column-count:3; -webkit-column-count:3; column-count:3;">...</div>, montros unu longan liston sen kolumnoj. Ne tro bele, sed laŭ mi tute taŭgas. - Moldur (diskuto) 20:22, 30 Dec. 2015 (UTC)