Diskuto:Herschel Grynszpan

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nomo Grünspan en germana kaj sekve ankaŭ jida formo havas signifon, kaj la pola formo, kiu videble nur estas re-latinliterigo de la germana kaj jida nomo el la hebrea alfabeto, probable ne havas signifon. Tial estas tute sence nomi ankaŭ la germanan formon de la familia nomo de la junulo kiu kiel konate kreskis en germanlingva medio kaj kun la gefratoj pruvite komunikis en la germana, sen ke tio estus ajna signo de naziismo (la nazioj videble ne volis, ke la "malbonulo" havus ajnan ligon kun la germana kulturo, volis vidi lin kiel la "malo de germano", sed tio historie ne ĝustas). La vorto "Grünspan" en la germana lingvo estas interalie verdeca, tre fleksebla juna ligno de junaj arboj, kiuj bonege rezistas al ŝtormoj kaj ankaŭ povas relative tute kompensi vundiĝojn de la ligno - la nomo havas tute pozitivan asociiĝon en la germana. Koresponde, Grünspanfraktur aŭ Grünholzfraktur [1] (en la angla Greenstick fracture) en infana medicino estas frakturo de kompare fleksebla osto de juna infano, kiu aparte rapide saniĝas kaj pro la fleksebleco ankaŭ ne tiom forte rompiĝas kiel ostoj de pli maljunaj homoj: kutime estas nur eta fendeto en la osto. ThomasPusch (diskuto) 21:39, 19 nov. 2023 (UTC)[Respondi]