Saltu al enhavo

Herschel Grynszpan

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Herschel Grynszpan
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1921 (1921-03-28)
en Hanovro
Morto 30-an de novembro 1943 (1943-11-30) (22-jaraĝa)
Lingvoj jidogermanafranca
Loĝloko Hanovro
Ŝtataneco Pollando
sen valoro Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Herschel Grynszpan
vdr

Herschel ("Hermann") Feibel GRYNSZPAN, kies nomo ankaŭ estis skribita "Grünspan", hebree הרשל גרינשפן, naskiĝis la 28-an de marto 1921 en Hanovro (Germanio). La daton de lia morto oni ne scias precize, li verŝajne mortis kiel viktimo de la Ŝoaho en la koncentrejo Sachsenhausen.

Li estis judo de pola pasporto kiu kreskis en Germanio. Je la 7-a de novembro 1938, en la ambasadejo germana de Parizo, li en aĝo de 17 jaroj atence pereigis germanan diplomaton Ernst vom Rath. Tiu atenco fariĝis preteksto de la nazia reĝimo por la pogromoj en Germanio dum novembro 1938, precipe de la tielnomata Kristala nokto).

Herschel Grynszpan post la aresto

Lia familio[redakti | redakti fonton]

Herschel Grynszpan/Grünspan naskiĝis en Hanovro dum 1921. Lia patro, Sendel Siegmund Grynszpan/Grünspan kaj lia patrino Rifka Silberberg, kiuj ambaŭ venis el la regiono ĉirkaŭ Radomsko en la tiam de la Cara Imperio okupita Pollando, forlasis dum 1911 (unu jaron post ilia geedziĝo) la Caran Imperion por instaliĝi en Hanovro. Post kiam Pollando retrovis sian teritorian suverenecon per la Traktato de Versajlo, ili fariĝis polaj ŝtatanoj, sed decidis daŭre pluvivi en Hanovro. La familia lingvo estis la jida, sed aparte la infanoj pro la multaj lingvokontaktoj en la lernejoj ankaŭ perfekte parolis la germanan. Almenaŭ la plej juna fratino Esther, nomita Berta (n. en 1916), kutime nomis la plej aĝan fraton germane Hermann kaj tiel faris ankaŭ en la poŝtkarto, kiun ŝi sendis al Herschel komence de novembro 1938 informante per deporto de la familio. Herschel en Hanovro frekventis la mezlernejon ĝis somero 1935, kaj ankoraŭ unu jaron frekventis jeŝivon en Frankfurto ĉe Majno, unua jaro el laŭplane kvin survoje al profesio de rabeno, ĝis kiam en julio 1936, li estis 15-jara, li forlasis la Germanan Regnon pro la kreskiĝanta kontraŭjudismo kaj fuĝante translokiĝis al onklo en Bruselo, kaj post monato plu al alia onklo en Parizo. La familio restis en Hanovro, gepatroj kaj kvar pli junaj gefratoj, du fratoj kaj du fratinoj, ĝis kiam fine de oktobro 1938 ili perforte estis deportitaj ĝis la limo inter la Germana Regno kaj Pollando ĉe Neu Bentschen (ekde 1945 Zbąszynek) ĉe la germana flanko kaj Zbąszyń/Bentschen ĉe la pola, kaj tiam estis sen havaĵoj en kampadejo en Zbąszyń. La 17-jarulo, kiu mem intertempe ekde la komenco de 1938 vivis neleĝe en Parizo, estis malesperega, ĉar li neniel povus helpi al la familio, kaj fine decidis venĝi sin pro ĉiuj maljustaĵoj kaj malamikaj agoj kontraŭ la judoj en Germanio, per pafado al unu ekzempla reprezentanto de Nazia Germanio en ties ambasadejo en Parizo.

Post la atenco[redakti | redakti fonton]

Kiam post la atenco li estis malliberigita, la franca justico insistis juĝi lin en Francio kaj malakcepis postulon de Nazia Germanio transdoni la junulon. Joseph Goebbels, la propaganda ministro de Nazia Germanio, dume planis grandan propagandan spektakloproceson kontraŭ Grynszpan ĉar, laŭ siaj antisemitaj antaŭjuĝoj, nur tutmonda juda komploto povis esti malantaŭ la krimo de Grynszpan, kiun la nazioj kredis devis esti malkovrita. La milito inter Germanio kaj Francio tamen malhelpis procedon de la jura proceso en Francio. Post kiam Francio kapitulacis en junio 1940, Grynszpan estis sekrete transdonita al la Gestapo-malliberejo en Berlino. Nun eblis realigi la planitan spektakloproceson kontraŭ Grynszpan. Tamen la intertempe 19-jarulo en pridemandoj ripete asertis ke li konis la diplomaton, kiu nur estis 12 jarojn pli aĝa ol li, kaj ke la diplomato havis samseksan rilaton al la neplenkreskulo. Joseph Goebbels furiozis pro tiu aserto, kiun li nomis "impertinenta mensogo", sed tamen la nazioj taktike rezignis pri propaganda spektakloproceso, ĉar tiu aserto, publike ripetita antaŭ ĵurnalistoj el la tuta mondo, estus malhelpa al la propagandaj naziaj planoj.[1] Post la Dua Mondmilito okcidentgermana sensacia ĵurnalisto publikigis la temon pri ebla vereco de la aserto - en 1960 juĝejo en Munkeno decidis pri akuzo de la familio vom Rath je kalumnio kontraŭ mortinto[2] kaj fine kondamnis la ĵurnaliston kulpa je kalumnio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joseph Goebbels, taglibra noto de la 24-a de januaro 1942, citita en Heiber, Vierteljahrshefte für Zeitgeschichte (kvaronjaraj revuoj por nuntempa historio), volumo 5, 1957, paĝo 148: Der Mordprozess Grünspan steht nun wieder zur Debatte. Grünspan hat das freche Argument gefunden, daß er mit dem erschossenen Legationsrat vom Rath ein homosexuelles Verhältnis gehabt habe. Das ist natürlich eine unverschämte Lüge; immerhin ist sie aber geschickt erdacht, und sie würde, wenn sie im öffentlichen Prozeß vorgebracht würde, sicherlich das Hauptargument der ganzen gegnerischen Propaganda werden. (en traduko: "La murda proceso de Grünspan nun denove estas en debato. Grünspan elpensis la impertinentan argumenton ke li havis samsekseman rilaton kun la pafita legacia konsilisto vom Rath. Ĉi tio estas, kompreneble, evidenta mensogo; sed almenaŭ ĝi estas lerte elpensita kaj, se ĝi estus prezentita en publika proceso, ĝi certe fariĝus la ĉefa argumento de la tuta malamika propagando.")
  2. artikolo de la proceso de 1960 en Munkeno pri akuzo de la familio vom Rath je kalumnio de la ĵurnalisto Walter Bennecke, kiu ekde 1927 per aĉetita adoptiĝo havis la nomon Michael grafo Soltikow en la magazino Der Spiegel de la 30-a de aŭgusto 1960 (germane)