Diskuto:Hinda Unio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Jarlibro kaj la Pasporta Servo nomas ĝin "Hinda Unio". --Chuck SMITH

La poŝkalendaro de Monato La Jaro nomas ĝin "Barato". Tiel ankaŭ faras la baratanoj mem, vidu la retpaĝon de FEB ("La Federacio Esperanto de Barato"), je http://www.geocities.com/bharato/ --Bab
Por via informo, la populareco de la diversaj nomoj por la nacio inter TTT-paĝoj, laŭ Google:
  1. 436 Hindio (55%)
  2. 186 Barato (23%)
  3. 175 Hindujo (22%)
  4. 80 Bharato (10%)
  5. 50 Hinda Unio (6%)
Do, laŭ mi, Hindio aŭ Barato estas akceptebla: Hindio pro populara uzo, Barato pro respekto al FEB kiel la ĉefa landa organizo.
--Stefano KALB
Nu, la Google metodo konsentas kun regulo #3 in Nomoj de titoloj, sed Barato eble plikonsentas kun regulo #5. Bjørn, ĉu vi konsentas ke "Hindio" estas pli populara ol "Barato"? --Chuck SMITH
Hm. Ĉu oni cedu al "Google" aŭ al la baratanoj (hindoj, urduoj, teluguoj, dravididoj, bengaloj, ktp. ktp.)? Ni bezonas pli klarajn regulojn, por kion fari, se kolisias #-oj en la listo.
Intertempe eble eblas uzi duoblan titolon paralelecan?
Notu, ke laŭ la baratanoj, egzistas diferenco inter Hindujo/Hindio kaj Barato/Hinda Unio. Tiu lasta estu nomo de la moderna ŝtato Bharat, dum la mallasta estu nomo de la historia ujo rege kaj kulture influita de la hinda gento, poste konkerita de la angloj kiel unu unuo ampleksanta hodiaŭajn Pakistanon, Baraton, Bangladeŝon, kaj laŭ mia memoro eĉ Sri-Lankon, Nepalon kaj Butanon.
SED tio nature estas ĝenerala landnomproblemo de Esperanto: Ĉu uzi ĉefgentan nomon por ŝtato aŭ respekti al multetneco? Tamen en landoj kiaj Francio, pli ol 90 % estas francoj, kaj la aliaj (berberoj, eŭskoj, bretonoj, araboj, katalanoj, germanoj...) laŭdire ne havas problemon nomi sin "francianoj". Sed en Barato, estas tiom da etnoj, ke nomi ĝin "Hinda Unio"/"Hindujo" egalus nomi Usonon "Jankia Unio", Brition "Anglujo", aŭ Indonezion "Ĝavanan Insularon".
--Bab (kiu antaŭe sin nomis "Bjørn", Bab 12:46, 5. Okt 2006 (UTC))
Mi pensas ke duoblan titolon estus tro longa, do mi ne volas fari tion. Nu, ni devas respekti homojn pli ol populareco de nomo. Se vi pensas ke "Barato" pli respektas homojn, tiam ni faru tion! --Chuck SMITH