La Jaro
| La Jaro | |
|---|---|
| periodaĵo | |
| Aŭtoroj | |
| Lingvoj | |
| Lingvo | Esperanto |
| Eldonado | |
| Eldonejo | Flandra Esperanto-Ligo |
La Jaro estas jara poŝ-kalendaro eldonata dum pluraj jaroj de Flandra Esperanto-Ligo (FEL). Ĝi estas la ununura poŝ-kalendaro skribita tute en Esperanto, kaj do celas esti pli internacia ol la nacilingvaj tiaĵoj. Ĝi tial enhavas multege da datoj menciendaj por ĉiuj religioj, landoj ktp. Kvankam enmetitas bahaa kalendareto kaj mencioj de la jarŝanĝoj ĉinaj, islamaj kaj judaj, ĝia datkalkula sistemo estas centelcente kristanisma.
Postkalendare ĝi kutime entenas utilajn informojn pri internaciaj vokokodoj, la landoj de la mondo (kun esperantigitaj nomoj de ŝtatoj, ĉefurboj, organizoj, monunuoj) kaj simile.
Kvarlingva Vortareto / Vortareto Multlingva
[redakti | redakti fonton]Sub la redakto de André Albault kaj helpata de denaskaj parolantoj de la koncernaj lingvoj regule aperis "Kvarlingva vortareto" (poste nomita "Vortareto multlingva") inter 1982 kaj 1991. En ĝi oni trovas apud mallongan enkondukon en la cellingvo la tradukojn de 500 Esperantaj vortoj kaj aldone de la dekdu monatoj, sep tagoj, numeraloj, pronomoj, posesivoj k.t.p. de Esperanto al jenaj lingvoj. Lingvoj uzantaj nelatinan alfabeton (ekz. la greka, korea, hinda k.t.p.) estas transskribitaj per latinaj literoj.
| eld. | jaro | cellingvo 1 | cellingvo 2 | cellingvo 3 |
|---|---|---|---|---|
| 1a | 1982 | franca | hungara | svahila |
| 2a | 1983 | angla | irlanda | korea |
| 3a | 1984 | germana | pola | hinda |
| 4a | 1985 | greka | rumana | turka |
| 5a | 1986 | itala | slovaka | turka |
| 6a | 1987 | rusa | ukraina | ĉina |
| 7a | 1988 | hispana | kroata | bengala |
| 8a | 1989 | dana | sveda | norvega |
| 10a | 1990 | nederlanda | ĉeĥa | malagasa |
| 11a | 1991 | portugala | skot-angla | skot-gaela |
Mendebleco
[redakti | redakti fonton]Oni povas mendi La Jaron ĉe la Esperanta librovendejo je la retpaĝaro de FEL: http://www.retbutiko.be
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "la jaro". :
