Diskuto:Historio de Slovakio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La "Venuso" estu "aĝa", sed ne maljuna.

Mi korektis: Moravana venuso, kies aĝo estas proksimume 22 800 jaroj. --Petr Tomasovsky 16:02, 16. Nov 2006 (UTC)

Nomojn de hungaroj mi prenis el paĝo: Listo de Hungariaj Ŝtatestroj. --Petr Tomasovsky 16:50, 16. Nov 2006 (UTC)

triaj landoj[redakti fonton]

La 2-an de novembro 1938 okazis La unua viena arbitracio, en kiu triaj (Kiuj tri? Ĉu Germanio, Pollando kaj Hungario?) landoj decidis, ke la teritorioj sur ... Simple triaj landoj. Simila kiel frazo: Kiam du interbatalas, la tria ridas. --Petr Tomasovsky 06:45, 18. Nov 2006 (UTC)

Dankon. Stulta mi! Ankaŭ en la Angla, "third countries" trovas 89 MegaTrafojn per Google, ekzemple, participation of organisations from third countries (which are neither Member nor Associated States) is encouraged. Laŭ mia nuna kompreno triaj praktike implicas: eksteraj, fremdaj, neĈeĥoslovak(i)aj, eksterĈeĥoslovak(i)aj, ekster Slovakio, Moravio, kaj Bohemio, aŭ io tia? Mi ne certas, kial mi miskomprenis. Eble vortumo kun parantexaĵo kiel en kiu triaj (ne Ĉeĥoslovakiaj) landoj decidis, ke ... helpus subteni tujan komprenon. O'RyanW ( ) 01:26, 19. Nov 2006 (UTC)
Mi fuŝis la googleadon, forgesante uzi citilojn. Kun citiloj "third countries" trovas iom pli ol unu MegaTrafo. Ankoraŭ multe. O'RyanW ( ) 23:04, 19. Nov 2006 (UTC)

Saluton Estimata Petr Tomasovsky:

Impona artikolego! Mi komencis kun la celo elsarki eblajn mistajpaĵojn, sed baldaŭ trovis min ŝanĝanta tekstaĵojn kiuj neniel estas eraraj, nur pro tio, ke mia legado stumbletis, kaj mi serĉis ion pli tuje sinkompreniga (al mi). Foje temis pri vortelekto, foje pri vortordo. Ĝenerale tiaokaze mi celis ordon en kiu la frazeroj kiuj sintakse ligiĝas unu al la alia estos pli proksimaj unu al la alia. Mi esperas, ke vi konsideros ĉion nur sugesta. Se mi fuŝas la signifon, aŭ se mia ŝanĝo simple malplaĉas, ne hezitu, mi petas, malfari ĝin — aŭ se vi preferas peti klarigon. O'RyanW ( ) 01:26, 19. Nov 2006 (UTC)

Hungara reĝlando[redakti fonton]

Diverseloke mi ŝanĝis Hungara reĝlando al la Hungara reĝlando. Sed mi ĵus divenis, ke eble oni konsideras, ke ekzistis pluraj Hungaraj reĝlandoj el kiuj Hungario estis nur unu. Se estas tiel, tiuj ŝanĝoj eble estas eraraj. Ĉu mi malfaru ilin? O'RyanW ( ) 03:31, 19. Nov 2006 (UTC)

Tio estas eble problemo en Esperanto. Hungara reĝlando kaj Hungario, kiu estis poste parto de Aŭstrio-Hungario. En kelkaj lingvoj estas por tiuj ĉi ŝtataj formacioj du nomoj, unu markanta historian Hungarion enkadre de Aŭstrio-Hungario (kaj ankaŭ, kiam oni parolas nur pri sola Hungario el tiu ĉi formacio) kaj poste Hungario en signifo de nuna Hungario. Mi serĉis tra Vikipedio kaj trovis, ke Hungara reĝlando estas nomo por Hungario enkadre de Aŭstrio-Hungario. Eble stranga, eble povus klarigi tion hungara esperantisto. Aŭ kiel diferencigi, ke temas pri Hungario el Aŭstrio-Hungario aŭ pri Hungario sola el tiu ĉi formacio aŭ pri Hungario post la jaro 1918, kiam Aŭstrio-Hungario disfalis? En la ĉeĥa lingvo estas por tiuj ĉi formacioj du esprimoj - Hungario = Maďarsko, kaj Hungario enkadre de Aŭstrio-Hungario = Uhersko, Uhry, kion mi ĉi tie tradukis kiel Hungara reĝlando. Ĉeĥoj do tuj ekscios, pri "kia" Hungario temas. --Petr Tomasovsky 10:45, 19. Nov 2006 (UTC)
Multan dankon pro la klarigo. Mi elsarkis kaj malfaris "la Hungarajn reĝlandojn". (Bedaŭrindas, ke mi ne scias kiel en la Vikipedia redakto-subfenestro komputile serĉi tekston.) Eble je la unua mencio utilus piednoto por ne-Ĉeĥoj? O'RyanW ( ) 22:58, 19. Nov 2006 (UTC)

En la sekcio Ĉeĥoslovakio troviĝas la frazo: Sed ĝi estis prefere eksportita el la komunisma Hungario. Mi ne komprenas la celon ĉi tie de la vorto prefere. O'RyanW ( ) 22:35, 19. Nov 2006 (UTC)

Mi ŝanĝis la vorton "prefere" je "tamen" kaj aldonis paĝon pri SRK = Slovaka Respubliko de Konsilantaroj, pri kiu temas en la frazo. --Petr Tomasovsky 18:58, 20. Nov 2006 (UTC)

19a jarcento[redakti fonton]

Dankon kaj gratulon pro la artikolo. Sed kio okazis dum la 19a jarcento? Mi memoras esti vidinta metalan Napoleonon en bratislava placeto aŭ ĉu mi revis? --Vikipediisto:Kani 23:35, 22. Nov 2006

En 2a paragrafo mi supozas, ke temas pri urbana --Vikipediisto:Kani 23:35, 23. Nov 2006

This article is by no means excellent. The whole prehistory part is completely wrong, the 19th century is missing and many other parts are at best dilletant text. I am not saying that this is the worst article I have ever seen, but it is certainly not excellent.

Vi devas legi ĝin per Esperanto, ne angle.