Diskuto:Ida Asplund

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La finna teksto komenciĝas ke ŝi "estas finna-sveda socia aktivulo kiu altiris atenton per ŝiaj lingvaj kaj etno-naciismaj opinioj", sed mi neniu trovis indikon ke ŝi estus sociologo, nur ke ŝi studis juron. Pri tio kion ŝi nun faras en la universitato de Umeå en Svedio, mi ne trovis referencon. Ne ĉiu kiu diras ion pri socia temo, nepre devas esti profesia sociologo. Mi do pridubas la metiĝon en la kategorion "sociologoj", krom se la fakto ekmenciiĝos en la teksto mem kaj apogiĝos je referenco(j). Kategorio:Svedaj juristoj eble povus esti bona kategorio, sed nur se ŝi vere finis la jurajn studojn KAJ nun laboras kiel juristo. La finna teksto kaj la sveda nerekte ĉiukaze metas ŝin en la kategorion Svedlingvaj finnlandanoj, kio devus esti en ordo kaj ne devus kontraŭi ŝiajn "etno-naciismajn opiniojn". Ĉu iel eblas eltrovo kion ŝi faras en la universitato de Umeå en Svedio? Pardonu, mia sveda ne plu estas bona, mi nur studis ĝin unu jaron antaŭ pli ol 35 jaroj, kaj estus al mi pene aŭde detale deĉifri komentojn en televidaj filmoj pri ŝi kiel tiu ĉi. Sed ĉiukaze ankaŭ vikidatumoj havas ankoraŭ multajn informtruojn pri ŝi. ThomasPusch (diskuto) 14:12, 28 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi nun malaprobis la lastajn 17 aldonaĵojn de ĉiam sama uzanto, kiu post multfojaj forbaroj ĉiam revenis per novaj nomoj. Ankaŭ la unuaj versioj de la teksto senescepte estis de la sama uzanto, kaj ne la multfojaj forbaroj estas la kialo ne voli nun revizii ankoraŭ 17 pliajn aldonaĵojn. Sed mi juĝas ke la aldonaĵoj eksterproporcie fokusigas pri la ĝenerala temo de polemiko de la rilatoj de finn- kaj svedlingvaj finnoj, kaj por internacia publiko ekster Finnlando detalaj polemikoj de ŝi en la biografio ne interesas: sufiĉas la konciza biografia teksto por scii kiu ŝi estas. ThomasPusch (diskuto) 12:43, 16 jul. 2023 (UTC)[Respondi]