Ida Asplund
| Ida Asplund | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1979 (46-jaraĝa) |
| Lingvoj | sveda |
| Ŝtataneco | Finnlando |
| Alma mater | Universitato de Umeå |
| Okupo | |
| Okupo | aktivulo |
Ida ASPLUND estas svedlingva finnino, kiu volas vere forte apogi svedlingvajn finnlandanojn. Ŝia patro estas svedlingva finnlandano kaj patrino svedo, sed Ida difinas sin tute svedlingva finnlandano. Asplund instruas, ke svedlingvaj finnlandanoj estas aparta popolo, ne parto de finna popolo. Sed laŭ ŝi la popolo ne inkludas ĉiujn svedlingvajn personojn, kiuj naskiĝis kaj kreskis en Finnlando sed nur personojn, kiuj havas svedlingvan finnlandan genetikan heredon. Asplund estas kolera al finnoj, ĉar iuj finnoj difinas kiel finna kulturo ekzemple literaturon, kiun skribis svedlingvaj finnlandanoj kiel Johan Ludvig Runeberg kaj Tove Jansson kaj ĉar en Finnlando oni ofte ne povas nuntempe ricevi svedlingvan servon sufiĉan laŭ ŝi. Jan-Erik Enestam diris, ke Asplund estas "la plej granda malamiko de svedlingvaj finnlandanoj." Ŝi en publiko prefere vestiĝas en la loka porvirina nacia vestaro de la vilaĝo Munsala (dizajnita laŭ la vestaĵoj portataj de majstrinoj de riĉaj grandaj bienoj en svedlingva Ostrobotnio en la 19-a jarcento), kaj tial tre konatigis tiun vestaron. En Svedio estas laŭ ŝi probleme, ke la svedlingvaj finnlandanoj ne havas propran statuson de malplimulto.
Asplund faras kaj prezentas muzikon kaj publikigas en Jutubo muzikajn videon, kie kantas siajn kantojn. Parte Asplund uzas en siaj kantoj arkaikan ostrobotnian finn-svedan dialekton, kiu malsimilas multe el la svedia sveda kaj eĉ ekzemple el finnlanda sveda de la regionoj de Turku/Åbo kaj Helsinki/Helsingfors. Ofte en la videoj oni vidas pejzaĝoj el la riĉa svedparolanta kamparo en la svedparolanta Ostrobotnio kaj la flav-ruĝa krucflago de svedlingvaj finnlandanoj.
Eksteraj ligiloj
- patriota finn-sveda kanto de 2018 de ŝi, malapoganta planojn ligi la plimulte svedlingvan komunumon Korsholm al la plimulte finnlingva urbo Vaasa en la retejo Jutubo (svede)
- Alia samtipa kanto (en ostrobotniasveda dialekto por la loĝantoj de Korsholm forta peto doni ne-voĉon en popolvoĉado pri la ebla ligo)
- artikolo "Ida Asplund, provoka svedlingva finnlandanino" svede en televida kanalo de la finna ŝtata televida kaj radia entrepreno YLE

