Diskuto:Idiotismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la google-regulo, mi ŝanĝis de "idiomaj esprimoj" al la pli kutima "idiotismo". --Brion Vibber la 19-an de aprilo 2002‎

Do, ĉu ni nomu ilin "Anglaj Idiotismoj" k.t.p.? Mi konfesas, ke mi ne komprenas komplete la diferenco inter "idiomo" kaj "idiotismo". --Larry Gilbert la 19-an de aprilo 2002‎
Laŭ la Plena Vortaro de Esperanto (citita ankaŭ en la Reta Vortaro):
idiomo. Lingvo propra al nacio aŭ provinco: la idiomoj de la Centreŭropo. KP DIALEKTO, ĴARGONO, SLANGO. idiomaĵo. Idiotismo.
idiotismo. Nelogika aparta vortokonstruo, propra al iu lingvo sed ne al aliaj: ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj nemultaj idiotismojZ ; lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro pezaZ.
(Chuck: ĉu ni ne diri "Laŭ la Vikipedio (same en la Reta Vortaro)"? Same kiel la ReVo citis la difinon de la PV, ni citas la difinon de ambaŭ. Do, vi ŝanĝu la nomo de la fonto al Vikipedio. ????? --BV) la 19-an de aprilo 2002‎
Nu bone... sed la redakta batalo amuzetis min. Vi pravas kaj mi ĉesos...  :) --Chuck Smith la 19-an de aprilo 2002‎

Intertempe, la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de 2020 konfirmas la sinonimecon de "idiomaĵo" kaj "idiotismo", kiel prave asertas la unua frazo. Mi persone preferus la pli neŭtralan vorton "idiomaĵo" kiel artikola titolo, kun "idiotismo" alidirektata ĉi tien, kvankam mi konscias ke sinjoro Zamenhofo almenaŭ dufoje uzis la vorton "idiotismo". Sed idioto estas forte ofenda vorto, kaj "idiotismo" iom sonas kvazaŭ "ideologio de idiotoj aŭ de idioteco". Eble en la epoko de sinjoro Zamenhofo la ofenda karaktero de la vorto ankoraŭ ne tiom fortis, sed intertempe ĉiukaze ĝi estas. Tiel la sinonima vorto "idiomaĵo" ĉiukaze estas pli ĝentila kaj pli justa. La saman impreson ankaŭ tutkomence de la teksto peras la unua noto, aldonita la 1-an de februaro 2021 de @Alifono:

Citaĵo
 Idiotismo estas iom problema esprimo, ĉar reflekse asociata al idiotaĵo. Idiotismo ja ne estas idiotaĵo, sufiĉas diri ke la idiomaĵo estas io "propra al iu idiomo”. Fonto: Numeralaj idiomaĵoj

Do mi forte pledas pri ŝanĝo al la artikola titolo "idiomaĵo", kun titolo "idiotismo" alidirektata ĉi tien.

--ThomasPusch (diskuto) 13:17, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]