Diskuto:Idisto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enketoj, notindeco[redakti fonton]

La nuna paĝo ŝajnas konsisti tute de originalaj enketoj.

Krome, ne ekzistas similaj artikoloj en aliaj Vikipedioj, eĉ ne la Ida vikipedio, do eble ĝi nek estas sufiĉe notinda. Jan sewi (diskuto) 18:45, 21 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Tamen en la vikipedio en Ido jes ekzistas eĉ du similaj artikoloj, pri la vorto "idisto" kaj paĝo "listo de idistoj". La dua ankaŭ ekzistas en esperanta versio, kaj jen mia problemo: Mi tute ne pridubas la sencon havi liston de idistoj, kun naskiĝ- kaj mortodatoj, kvankam kompreneble ekzistas ankaŭ kategorio de vikipediaj artikoloj pri idistoj, kiu listigas ĉiujn biografiajn vikipediajn artikolojn pri idistoj (dum la persone redaktita listo eventuale ne kompletas, intence aŭ neintence, sed povas havi ankaŭ nomojn kun bazaj indikoj sen vikipedia artikolo, kaj ĉiukaze la naskiĝ- kaj mortodatojn). Laŭ mi tamen necesus kunigi la paĝojn "idisto" kaj "listo de idistoj", kaj fine la titolo "idisto" estu alidirektilo al la lista nomo "listo de idistoj", ĉar la du nunaj paĝoj evidente temas pri la sama enhavo. ThomasPusch (diskuto) 17:19, 2 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Cetere la listo principe ankoraŭ ebligas plian variigon, ekzemple ordigon laŭ landoj aŭ laŭ naskiĝjaro, por ricevi iuspecan kronologion, dum la kategorio kompreneble devige ordigas nur laŭ la ŝablono DEFAŬLTORDIGO kaj ne eblas variigo. ThomasPusch (diskuto) 17:30, 2 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
La artikolo io:Idisto, kiun vi mencias, aperis post mia komento. Jan sewi (diskuto) 17:52, 2 nov. 2016 (UTC)[Respondi]