Diskuto:Igba lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iboa aŭ igba lingvo?[redakti fonton]

Kiuj literaturaj fontoj subtenas la uzon de la artikola titolo "iboa lingvo" anstataŭ "igba lingvo"? Mi unuarigarde iom miris (mi nur konas la duan variaĵon, ĝis nun neniam renkontis la unuan), kaj mia ĵusa guglo-serĉo donis 1140 trafojn por "igba lingvo" kontraŭ iom pli ol 300 por "iboa lingvo". Tamen nura guglo-serĉo ne estu sola argumento. Se estas bonaj referencoj kaj literaturaj fontoj, tute bonvenas prefero de la formo "iboa lingvo". Tiam tamen la artikolo pri la etno igboj devus esti akordigata al "ibooj". --ThomasPusch (diskuto) 15:05, 15 Jul. 2013 (UTC)

Prave, Thomas. Mi ĵus faris la ŝanĝon. Krome, mia ĵusa gugla serĉo produktas malmultegajn rezultojn por "igboa lingvo" (kio estus pli analoga al "iboa"). Pro multaj kialoj "igba" estas pli bona.--Pablo Escobar (diskuto) 14:01, 17 Jan. 2014 (UTC)
Mi subtenas la titolon Igba lingvo, ĉar la adjektivan parton igba mi ĵus trovis en la trilingva libreto "Germana-Esperanta-Pola etvortaro pri lingvo kaj komunikado", sur la paĝo 67, kiel tradukon de la germana Igbo kaj de la pola ibo. --Tlustulimu (diskuto) 15:54, 17 Jan. 2014 (UTC)
Mi ĵus vidis, ke la rilata kategorio ankoraŭ nomiĝas Kategorio:Iboida lingvaro. Mi proponas ankaŭ ŝanĝi ĝin. Sed kiun novan titolon ĝi ricevu? Kaj poste aldoni ĉi tiun artikolon al ĝi. Ĉu bone? Se neniu emas realigi tion, mi faros tion. --Tlustulimu (diskuto) 10:17, 19 Jan. 2014 (UTC)
La rilata kategorio estas nun Kategorio:Igboida lingvaro. --Tlustulimu (diskuto) 15:24, 19 Feb. 2014 (UTC)