Diskuto:Igor Sikorski

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ukrainia aŭ rusia sciencisto/inĝeniero[redakti fonton]

@Uzanto:Fenikals kaj @Uzanto:RG72 komencu disputi ĉi-tie. VladimirPF (diskuto) 16:00, 23 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Igorj Sikorski estis civitano de Rusia imperio kaj neniam estis civitano de Ukrainio. Do, li estis denaska ukraino kaj rusia inĝeniro kaj poste usona inĝeniero. Dum oni ne prezentos pruvojn de lia ukrainia civitaneco mi lasos rusian kategorion. VladimirPF (diskuto) 16:08, 23 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Ĝuste tion mi ĉiam memorigis - kategorioj en nia enciklopedio sin bazas sur nacia aparteno, ne etna. Nerono ne estis itala politikisto, kvankam li loĝis kaj agadis en la teritorio kie poste aperis itala ŝtato. RG72 (diskuto) 16:41, 23 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Li elmigris dum la unua ukraina republiko en 1919 Fenikals (diskuto) 12:57, 24 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Kolego, ĉu vi esploris lian ĥistorion? Igorj Sikorskij ek de 1912 (tiam li estis 23-jaraĝa) ĝis 1918 jro laboris komence en Riga kaj poste en Sankt-Peterburgo. En 1918 jaro li fuĝis de bolŝevikoj an Britio kaj poste en Francion. Kaj el Francio en 1919 jaro li elmigris al Usonon, kie plu loĝis. Tiel okazis, ke li ek de revolucio ĝis forveturo ne vizitis Ukrainon. Tamen, se vi postolas lian civitanecon de Ukrainio (verŝajne vi estas pli informota ol mi), do civitano de kia ŝtato sur teritorio de nuna Ukrainio li estis? Ukraina Popola Respubliko, Ukraina Popola Respubliko de Sovetoj (ru), Ukraina Ŝtatoj (ru), Ukraina Soveta Socialisma Respubliko, Armitaj Fortoj de Sudo de Rusio (ru) - elektu la ŝtaton el funkciataj sur la teritorio ĝis lia forveturo el Usonon. Kaj ne forgesu, ke li lasis Rusion 18-an de februaro 1918 tra Murmansko.
Problemo de multaj kontraŭloj de sia ĥistorio estas manko de kono de la ĥistorio. Mi ne estas kontraŭ ukraineco de Sikorskij, sed ne eblas forstreki, ke lia brilega kariero startis en Rusia imperio. Kaj mi ne estas arda rusiizmano. Ekzemple, se iu dirus ke Isaac Asimov estas rusia verkisto, mi его kontraŭstaros la postulon. Kvankam li naskiĝis en Rusio, eĉ en Sovetia Rusio. VladimirPF (diskuto) 14:07, 24 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

De Ukraina Popola Republiko, kiu estis ankeksita de Sovetunio post du jaroj de sia emigracio Fenikals (diskuto) 14:46, 24 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

  1. Ukraina Popola Respubliko estis memproklamita ŝtato kiun neniu internacie agnoskita ŝtato agnoskis. Ĉu ni aldonu al ĉiuj naskiĝintoj de Montara Karabaĥo kategiorion Arcaĥanoj? Same ridinda estas aserto pri ĝia anekso. Ĉu Azerbajĝano aneksis Montaran Karabaĥon en 2020–2023?
  2. Ekzistas abundaj konfirmoj de la fakto ke Igor Sikorski havis civitanecon de la Rusia Imperio kaj Sovetia Rusio, sed mi trovis eĉ ne unu ateston ke li ricevis civitanecon de la memproklamita Ukraina Popola Respubliko. Se vi havas tiajn pruvojn, bonvolu prezenti ilin.
  3. La vorto respubliko en Esperanto estas skribata ĝuste kiel mi skribis ĝin, ne republiko kiel vi persiste ĝin skribas. La enciklopedio enhavu nur fidindajn faktojn kaj korektan lingvaĵon. RG72 (diskuto) 04:01, 25 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
  4. Ukrainia Popola Respubliko estis nuligita en aprilo de 1918 jaro pro puĉo de Pavlo Skoropadskij. Nu esploru ĥistorion! Ne estu ridinda. VladimirPF (diskuto) 08:19, 25 jan. 2024 (UTC)[Respondi]