Diskuto:Incubus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ADLS-diskuto (malsukcesis)[redakti fonton]

Proponita de Dominik 07:24, 10. Sep 2007 (UTC)

  • Por
  1. Por Por: Mi iom prilaboris la artikolon, menciante DVD-on por regiono 2, kaj aldonante komencan kaj finan prezentojn kiel ili aperas en la filmo. Dominik 07:35, 10. Sep 2007 (UTC)
  2. Por Por: Ja, ĉi tiu artikolo estas iomete tro mallonga, sed la filmo Incubus indas esti pli konata de la esperantistoj eĉ se la aktoroj havas fuŝan (eĉ fekan) akĉenton. mat956
  3. Por Por: Yekrats 13:38, 4. Okt 2007 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Interesa artikolo, sed pro mallongeco ĝi pli tauĝus kiel leginda artikolo. Mi reproponas ĝin sur Vikipedio:Legindaj artikoloj. Thomas Guibal 12:17, 15. Sep 2007 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Tro mallonga. --Petr Tomasovsky 15:46, 4. Okt 2007 (UTC)
  • Komentoj
Se tiu paĝo estos elektita kiel elstara, mi devas demandi, post kia tempo ĝi estos proponita kiel ne plu elstara? Ĉu post unu semajno post la elekto? Ĉu ĝi estos "elstara" nur pro tio, ke ĝi iel rilatas al Esperanto, eĉ kiam ĝi havas fuŝan (aŭ fekan) akĉenton? Ridinde estas poste proponi tiel mallongan paĝon kiel "elstara". Akcepti tian paĝon en tia stato inter la elstarajn paĝojn estos moko por ni, kiuj verkas kelkoble pli longajn paĝojn. Petr Tomasovsky@diskkont 13:55, 6. Okt 2007 (UTC)

Intrigo[redakti fonton]

Al la priintriga sekcio mankas la finaj scenoj de la filmo. Oni jam havas avertilon ĉe la supro de la sekcio, do oni ne timu rakonti la finon. --Niko 20:56, 1 Maj 2008 (UTC)