Saltu al enhavo

Diskuto:Israelo en la Somera Olimpiko 2024

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Sj1mor: Mi petas vin mallonge rigardi la jenan artikolan ĝermon pri la israela teamo en Parizo 2024, aparte kompreneble la fuŝitan hebrean nomon de la hieraŭa flagoportantino: Tie videble la tri nomeroj persona, voka kaj familia nomo tute miksiĝis. Mia fajrovulpa retkrozilo ofte ne kapablas kompreni ke ene de hebrea vorto la legodirekto estas de dekstre maldekstren, kaj en ĉirkaŭa esperanta teksto estas inverse. Mi supozas ke vi, estante hebrelingvano, havas pli bonan retkrozilon? Ĉu vi povas meti la nomon en ĝustan ordon? ThomasPusch (diskuto) 09:19, 27 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

Eh, nun, post 20 minutoj, la hebreaj vortoj mirakle mem ordiĝis. Vi tute nenion tuŝis ĉi tie, ĉu? Do en tiaj kazoj probable simple necesas atendi 10 aŭ 20 minutojn, ĝis la retkrozilo kaj la vikipedia redaktomodo malkonfuziĝas... ThomasPusch (diskuto) 09:43, 27 jul. 2024 (UTC)[Respondi]