Diskuto:Istanbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kio estas la turka nomo de Istanbulo? Roberto 16:47, 10. Okt 2005 (UTC)

İstanbul -- KriZe

Estus bone skribi ligilon pri la esperantista grupo de Istanbulo: http://www.esperantoland.org/grupoj/leggrupo.php?grid=947&R=16 anonima noto de IP-numero 2014‎ 88.253.224.81 je 20:50, 27 nov. 2014

Farita Farita (tri ligiloj kaj teksta mencio pri la grupo) Aidas (diskuto) 12:39, 16 mar. 2017 (UTC)
Mi ĝustigis multajn referencojn pri urbopartnerecoj, metis novajn tekstojn pri la jaroj -513 kaj -478, ampleksigis la teksteton pri la jaro -660, metis bonan ligilon al la artikolo Bosporo-ponto, sed mi rifuzas plu prilabori la artikolon mem pro obstina uzego de la tradiciaj landnomoj kun finaĵo "-ujo", kiujn kompreneble mi ne rajtus ŝanĝi, sed mi ne volas esti devigita krei pliajn tekstopartojn kun deviga uzo de tiaj landnomoj. Ampleksigu la artikolon subtenantoj de tiuj vortoformoj! Aidas (diskuto) 12:39, 16 mar. 2017 (UTC)
La fiksigo de la artikolo per malnovecaj landnomoformoj de finaĵo "-ujo" cetere venas nur de uzantino Lvh, kiu en la lastaj kvin jaroj faris malpli ol kvin redaktetojn, ĉiujn en sama horo kaj en tutsola teksto. Do malverŝajnas ke ŝi reaktiviĝos en Vikipedio por plibonigi tiun ĉi nefinitan artikolon. Sed mi supozas ke devus esti pliaj vikipediaj adeptoj batalantaj por reenkonduko de tiuj lingve tradiciaj landnomoformoj... Aidas (diskuto) 06:42, 25 mar. 2017 (UTC)