Diskuto:Jacques Barrot

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara anonima uzanto @158.169.40.17: La ĉefuloj de la Eŭropa Komisiono tradicie en Esperanto samkiel en la grandaj lingvoj de EU nomatas komisaroj. Tio povas ŝajni stranga, se oni unuavice pensas pri krima polico aŭdante la vorton komisaro, sed la vorto origine simple signifas ke iu ricevis iun "komision", kaj PIV klarigas la vorton komisaro tiel:

" 1. Tiu, kiu estas komisiita de ŝtato aŭ privata organizo, plenumi specialan nedaŭran funkcion (ekzemple komisaro de la registaro apud la Parlamento), aŭ 2. Ŝtata oficisto kun administraj kaj justicaj funkcioj"[1] [...].

Neniu problemo do pri uzo de la vorto ĉi tie! --ThomasPusch (diskuto) 14:48, 16 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]