Diskuto:Jakob De la Gardie

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Moldur: La duonfrazo "...alia Falsa Demetrio atakante Moskvon de Novgorod en 1610" ankoraŭ strangas. La vorto "alia" probable volas diferencigi tiun Demetrion de la homo nomata Falsa Demetrio la 1-a, mortinta jam en 1606. Sed ĉar neniu Falsa Demetrio la 1-a menciiĝas en la teksto, la vorto "alia" staras en la vakuo kaj iom sensencas ... ThomasPusch (diskuto) 11:11, 12 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes, bedaŭrinde - mi konscias tion. Mi sukcesis deĉifri ke la antaŭa duonfinna vortumo celis al "Falsa Demetrio", kaj mi konjektas ke "alia" celas al iu "Falsa Demetrio la 2-a", tamen mi ne trovis iun informon pri tiu persono. (Mi tamen konjektas tiu "la 2-a" ekzistas - alie kial oni uzu nomon "Falsa Demetrio la 1-a"?)
Mi forprenis la markon "polurinda", ĉar la plejparto de la artikolon nun estas en ĝenerale akceptebla kvalito, tamen por ĉi tiu unuopa ero iom da plia polurado/korektado (post esplorado) daŭre estas bonvena.
Dankon por viaj komentoj kaj plibonigoj!
Amike, Moldur (diskuto) 12:32, 12 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Jen, jam trovite: de:Zweiter falscher Dmitri. - Moldur (diskuto) 12:42, 12 okt. 2023 (UTC)[Respondi]