Diskuto:Januaro de 2014

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tipo de artikolo forigenda ![redakti fonton]

Tia artikolo estas malvikipedia, ĝi alportas neniun informon, do sen informo internacie interesebla. La pruvo, estas, ke neeblas havi iun ajn ligilon kun iun ajn alia vikipedio. Estas malhoneste, krei tian tipon de artikolo, kiu evidente ekzistas nur por pliigi la nombron da artikoloj. Mi vidas, ke ĝi estas la unua de vico de 12 artikoloj (12 monatoj!). Kun la sama logiko, kial ne krei 36 500 novajn artibilojn laŭ la sama principo por ĉiu tago de la venonta jarcento? Mi konsideras, ke la esperanta vikipedio havas nun respekteblan kvanton da artikoloj, sed, por honorigi nian lingvon, ili bezonas pli bonan kvaliton. Tro multe el ili estas polurindaj, ĝermoj, nereviziitaj (kun eraroj), tro mallongaj (rekomendata longo estas 10 000 bajtoj), do oni ne bezonas tiajn novaĉajn artikolojn. Persone, mi strebas kunigi artikolojn kun malsamaj titoloj, sed kiuj pritraktas la saman aferon, kio ne obligas le nombron da artikoloj, sed tielmaniere plibonigas la kvaliton de nia vikipedio. Kiu konsentus forigi la artikolojn "Januaro de 2014", "Februaro de 2014"...."Decembro de 2014" ? --DidCORN 16:35, 4-a de novembro 2013 (UTC)

Mi opinias, ke tiu ĉi artikolo estas fakte ĝermeto. Kreado de tiaj artikoloj ne malhelpas al la Vikipedio, kaj tio signifas, ke por forigado mankas senco, malgraŭ, certe, ili ne estas utilaj nun. Pli utile estas plibonigi jam ekzistantajn artikolojn; jen estas pli grava tasko ol forigadi ĝermetojn. Restu ili, se ili ne konfuzas. Tamen, iam indas eĉ ĝermetoj (ekzemple, por pliĝustigo de la sistemo de kategorioj).--Dima41 (diskuto) 16:44, 3 Nov. 2013 (UTC)
Klare ke tia artikolo vere plenas je informoj nur post paso de la monato. Antaŭe nur eblas skribi pri antaŭkalkuleblaj astronomiaj eventoj, kaj mencii la supozeblan kaj antaŭvidatan okazigon de iuj eventoj (de somera olimpiko ĝis UK de Esperanto), kvankam ne klaras, ĉu ne pro iu katastrofo la planoj tamen ŝanĝiĝas. Sed post la monato la paĝo pleniĝis, kaj same estas ankaŭ en nun 19 alilingvaj vikipedioj, kie estas la sama principo. Tamen pro tempoŝparo sencas jam antaŭe havi ĝerman artikolon, kun certa scio ke ĝi ja pleniĝos je informoj, ĉar jam en novembro 2013 eblis scii ke certe "io ajn" okazos en januaro 2014. Simple necesis iom atendi... ThomasPusch (diskuto) 14:09, 4 Apr. 2014 (UTC)
PS: Pli ĝenerala demando estus, kial paĝoj kiel tiu-ĉi ne simple nomiĝas "Januaro 2014", sen "de". Gramatike ĝustaj laŭ mi estas ambaŭ formoj, sed laŭ "principo de neceso kaj sufiĉo" la pli konciza formo laŭ mi pli elegantus. ThomasPusch (diskuto) 14:09, 4 Apr. 2014 (UTC)