Diskuto:Kamefito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

(Vi povas partopreni al la diskuto en la Diskutejo)

Ĉar la (origina) termino komencas per la greka Ĥio ŝajnas al mi pli bone konsideri "Ĥamefito" kaj ne "Kamefito". En la plimultaj lingvoj oni uzas "ch" kaj ne "k". Kamefito estas, laŭ mi, malfacile rekonebla internacie, escepte de la hispanlingvanoj. --Forstbirdo 15:45, 4 Feb. 2012 (UTC)

  1. Por Por: Mi aprobas la proponon pri la esperantigo de la titolo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:49, 4 Feb. 2012 (UTC)
Propono akceptita kaj farita. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:29, 4 Feb. 2012 (UTC)

En la artikolo staŭdo estis uzata kamefito do mi skribis ankaŭ kamefito. Ŝajnas min ankaŭ ke k estas nun pli uzata ol ĥ por ch ankaŭ en PIV ekzemple kemio. Ŝajnas min ke jam Zamenhof li-mem konsideris ĥ kiel arkaismo sed mi ne estas sperta por la lingvo kaj se vi volas alinomi, ne estas problemo por mi. Brave por la artikolo Plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær, vortaro de Runkiær estos ege utilaj por la artikoloj pri plantoj--pino 19:38, 4 Feb. 2012 (UTC)

En staŭdo mi korektis kamefito por ĥamefito. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:40, 4 Feb. 2012 (UTC)
Estimata Staŭdo , bonvolu ne tro rapide iri. Eble vi ni estas jam sperta por lingvo. --pino 19:51, 4 Feb. 2012 (UTC)

Estas klare, ke Esperanto havas du diversajn tradiciojn pri Esperantigo de vortoj, kies formo en la greka havis la literon χ aŭ kiuj alilingve posedis ĥ-similan sonon. Inter la oficialaj (Fundamente aŭ Akademie sankciitaj) vortoj ni havas ekzemple kerubo, kloro kaj kalifo sed ĥaoso, ĥimero kaj ĥolero. Modernaj aŭtoroj havas malsamajn preferojn pri la afero, kiam ili bezonas sciencajn vortojn de greka origino. Ekzistas kaj forte ĥ-ismaj kaj forte k-ismaj aŭtoroj. Vikipedio havas nenian kialon favori iun el la du partioj. Tial estas tre malkonsilinde fari ĉi tie lingvajn ŝanĝojn nur pro ies persona prefero. Plene malaprobinde estas fari tiajn "korektojn", se oni mem apenaŭ scipovas uzi la lingvon. Mi proponas renomi la artikolon laŭ la kreinto de la artikolo. --Surfo 20:46, 4 Feb. 2012 (UTC)