Diskuto:Kaniso (lingvo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intervikiaj ligiloj[redakti fonton]

Saluton. Mi devis forviŝi ĉiujn intervikiajn ligilojn, ĉar ili kondukas al artikoloj pri la biologia genro Canis, al kiu apartenas hundoj kaj lupoj. Do bonvolu estonte pli ekzakte labori. Kore --Tlustulimu 18:13, 15. Okt 2008 (UTC)

Fontoj kaj ekstera ligilo[redakti fonton]

Saluton. La artikolo bedaŭrinde ne enhavas iun ajn fonton. Mi ĵus provis trovi ion taŭgan en la reto, uzante la serĉan tekston "Canis Ron de Leeuw". Sed mi nur trovis iujn diskutojn en unilange.org. Krome la ligilo al http://home.unilang.org/main/wiki2/index.php/Cani%CF%82 en la artikolo ne funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 09:19, 13 Sep. 2012 (UTC)