Kaniso (lingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaniso (lingvo)
Canis
Kreinto Ron de LEEUW
Dato 2003
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Lingvaj kodoj
vdr

Kaniso (Canis) estas planlingvo proponita de Ron de LEEUW en 2003. Laŭ la aŭtoro, Kaniso estas simpla kaj logika, sed, ĉefe, honesta. Kaniso akiris ĝian vortprovizon (kiu havas nur 133 vortojn) ĉefe el latinidaj kaj Afrikaj lingvoj. Kanisa gramatiko estas miksaĵo el latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj por esti facila por lerni.

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Kaniso uzas 33 literojn de kartvela alfabeto, modifitaj laŭ prononco.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La artikoloj estas dividita en 4 grupoj: aferoj, humoj, animaloj kaj abstraktaĵoj. Estas difinitaj kaj nedifinitaj artikoloj:

difinitaj:

  • la - aferoj;
  • lo - homoj;
  • li - animaloj/plantoj;
  • le - abstraktaĵoj;

nedifinitaj:

  • una - aferoj;
  • uno - homoj;
  • uni - animaloj/plantoj;
  • une - abstraktaĵoj.

En kombino kun 'de' (el) oni havas tiujn formojn:

  • de + la = della
  • de + lo = dello
  • de + li = delli
  • de + le = delle

Substantivoj[redakti | redakti fonton]

Substantivoj finiĝas per -e, -o kaj -a. Por fari pluralon, oni metu -s post -e aŭ ŝanĝu -o kaj -a al -i, ekzemple: lo pane/ lo panes (la pano, la panoj); lo erro/ lo errori (la eraro, la eraroj); lo camara/ lo camari (la fotilo/ la fotiloj).

Pronomoj[redakti | redakti fonton]

La personaj pronomoj estas los (mi), tos (ci), eos (li), eas (ŝi), eus (ĝi), nos (ni), vos (vi), pos (ili). Por fari akuzativon, oni metu -la: losla (min), tosla (cin), ktp. Por fari posedan pronomon, oni metu -tra: lostra (mia), tostra (cia), ktp.

Demonstrativaj pronomoj estas: Aça = tiu, Açi = ĉi tiu/ tiuj; Saçi = kie; Içi = ĉi tie.

Verboj[redakti | redakti fonton]

Canis havas regulajn kaj neregulajn verbojn. Ili havas 6 tempojn. La verbo varias laŭ personoj; gerundio kaj participo havas 4 kazojn: nominativon, genitivon, dativon kaj akuzativon.

Prepozicioj[redakti | redakti fonton]

Prepozicioj estas:

  • Uprano = super
  • Ab = apud
  • Proximo = proksime de
  • Makrunos = malproksime de
  • Koxta = apud
  • Epa = antaŭen
  • Peroska = per
  • Sub = sub.

Nombroj[redakti | redakti fonton]

Nombroj:

  • 0 Siefra
  • 1 Mono
  • 2 Duo
  • 3 Trea
  • 4 Buta
  • 5 Penta
  • 6 Hexa
  • 7 Hepta
  • 8 Octo
  • 9 Nona
  • 10 Deca
  • 11 Monodeca
  • 12 Duodeca
  • 20 Vento
  • 21 Monovento
  • 22 Duovento
  • 30 Trenta
  • 40 Quatro
  • 50 Cinqua
  • 60 Sessata
  • 70 Settanta
  • 80 Ottanta
  • 81 Monoöttanta LXXXI
  • 82 Duoöttanta LXXXII
  • 83 Treaottanta LXXXIII
  • 84 Butaottanta LXXXIV
  • 85 Pentaottanta LXXXV
  • 86 Hexaottanta LXXXVI
  • 87 Heptaottanta LXXXVII
  • 88 Octoöttanta LXXXVIII
  • 89 Nonaottanta LXXXIX
  • 90 Novanta
  • 100 Cention
  • 101 Centionmono
  • 110 Centiondeca
  • 111 Centionmonodeca
  • 200 Vention
  • 300 Trention
  • 400 Quatrion
  • 500 Cinquion
  • 600 Sessation
  • 700 Settantion
  • 800 Ottantion
  • 900 Novantion
  • 1000 Milla
  • 1001 Millamono
  • 2000 duomilla
  • 10.000 decamilla
  • 100.000 cention milla
  • 1.000.000 mono milliona
  • 1.000.000.000 mono miljardo

Sintakso[redakti | redakti fonton]

La vortordo estas SVO (subjekto, verbo, objekto) kaj tre simila al la angla lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]