Diskuto:Karbona duoksido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erara propono de alinomigo[redakti fonton]

La kemiaĵo CO2 enhavas du oksigenatomojn, pro tio ĝi nomiĝas karbona duoksido k ne uzatas la angla prefikso di-. La sama regulo taŭgas por natria dukromiato, kalia dukarbonato, pluraj duacidoj (acidoj kun du hidrogenatomoj), ktp. Kvankam oni konsideras PIV-on aŭtoritaton pri nomaro, oni konscias ke teknikaj vortoj meritas pli da atento k esploro de fakuloj.

Krom PIV, ankaŭ Kemia kaj scienc-teknika vortaro uzas la esprimon karbona dioksido.Narvalo (diskuto) 16:54, 15 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Nur nefakuloj k nespertuloj preferas la di- formon kun la senco du-. Teknike, duoksido estas pli faka vorto.Claudio Pistilli (diskuto) 20:13, 2 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Oni ne enkonduku novajn prefiksojn kontraŭe al konata fakvortaro kaj PIV. Vidu sciencan revuon https://scienca-revuo.info/article/view/1511Narvalo (diskuto) 20:34, 2 maj. 2017 (UTC)[Respondi]