Diskuto:Kieva Regno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iu anonimulo el la teksto la 4-an de novembro 2022 senkomente forviŝis bildon de la katedralo de Granda Novgorodo, la frazon "Jaroslavo en la tuta regno laŭ bizancaj modeloj konstruigis preĝejojn, monaĥejojn, lernejojn kaj fortigaĵojn, reformis la leĝaron kaj unuafoje skribe fiksis ĝin (Ruskaja Pravda), kaj fondis en Kievo la unuan bibliotekon.", kaj fine de la teksto forviŝis {{Historio de Rusio}} == Vidu ankaŭ == * [[Ruskaja Pravda]] == Notoj == {{Referencoj}} {{Projektoj}} {{Bibliotekoj}}. Aparte la viŝo de la lastaj tri teknikaj ŝablonoj tute ne sencas, sed supozeble la antaŭaj viŝoj ŝajne pro la aktuala situacio de la tre bedaŭrinda milito de Rusio en Ukrainio celas viŝi ĉian memoron de historiaj interrilatoj inter la mordernaj ŝtatoj Rusio kaj Ukrainio, kvankam facile eblas konjekti el la historio ke la nuna ŝtato Rusio simple estas ido de multe pli malnova ŝtato Ukrainio. Pro la mumente streĉa situacio mi konsentas forigi la ŝablonon {{Historio de Rusio}} de ĉi tie, sed la resto restu: aparte la teksto Ruskaja Pravda tute ne aludas al "Rusio", sed al la malnova nomo "Kieva Rus" = "Kieva Regno", kaj same rilatas al la malnova kieva regno kiel la katedralo de Granda Novgorodo de 1045 ĝis 1052. Se denove forstreki ion, tio eblos nur post argumentado sur tiu ĉi diskutpaĝo, ne sekrete kaj senkomente! ThomasPusch (diskuto) 00:12, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi modeste komentos ke temas ne pri malnova ŝtato Ukrainio, sed ĝuste pri malo. Ukrainio fakte neniam ekzistis kiel ŝtato en tradicia senco de tiu ĉi vorto (same kiel plejparto de eks-sovetiaj respulikoj) kaj nur fine de mezepoko en tiu teritorio formiĝis loza unuo de militaj taĉmentoj. Demando pri kiam formiĝis ukrainoj kiel etno estas diskutinda, sed estas evidente ke eĉ fine de la 19-a jarcento plejparto de loĝantoj de la nuna Ukrainio nomis sin simple rusoj kaj foje malgrandrusoj reference al historia nomo de tiu ĉi teritorio Malgranda Rusio kiu estis konsiderata branĉo de la rusa popolo (same kiel grandaj rusoj kaj blankaj rusoj). La plej fama ukraina verkisto (tamen verkinta sole en la rusa) Nikolaj Gogol en sia romano Taras Bulba nomas Ukrainion rusa tero. Tiu ĉi foŝviŝado estas sekvo de la sama problemo kiun alfrontis ukrainaj naciistoj post ekhavi propran ŝtaton kiu tamen ne havis propran historion. Ili penas solvi tiun ĉi problemon per du manieroj. Iuj plonĝis je la maro de pseŭdoscienco, kreante fabelojn pri antikvaj ukroj kiuj fondis Romon, konstruis piramidojn en Egiptio kaj establis Francion (ilia argumento: en Ukrainio ekzistas areo Galicio kaj francoj nomis sin galloj, do ukrainoj el Galicio fondis Francion) ks. Tiuj kretenaĵoj estas aktive disvastigataj kaj iuj el ili eĉ eniris lernolibrojn. La dua vojo estas pli modera kaj konsistas je privatigo de la tuta rusa historio kaj proklamo de ĝi kiel historio ukraina. La ĉefa argumento estas ke ĉefurbo de la unua rusa ŝtato estis Kievo kiu nun estas ĉefurbo de Ukrainio. La fakto ke eĉ komence de la 20-a jarcento plejparto de Kievanoj nomis sin en censo rusoj kaj ke ĝis antaunelonge tio estis preskaŭ komplete ruslingva urbo certe ne dubigas ilin. Do temas pri pure politikaj manipuladoj kaj modifado de la historio tiucele. Plej proksima analogio estas germana naciismo post unuigo de Germanio en la 19-a jarcento, kiam germanaj naciistoj ekserĉis en la pasinteco germanan nacion kaj ne trovinte ĝin kreis fabelojn pri antikvaj arjoj kiel pragermanoj kreintaj la tutan eŭropan civilizacion. Tamen scienco ĉiam restas scienco kaj ĝia konkludo estas klara: Kieva Rusio estas parto de la rusa historio, kiu daŭras senĉese jam mil jarojn. Cetere tion povas kompreni eĉ ne fakulo — sufiĉas simple legi tiutempajn Kievajn kronikojn por konvinkiĝi ke ili estas skribitaj en la malnova rusa lingvo, tute malsimila al la ukraina. RG72 (diskuto) 06:35, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]