Diskuto:Circo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Kirko (mitologio))

Mi ĵus vidis per helpo de intervikiaj ligiloj, ke orienteŭropaj, la germana kaj diversaj ekstereŭropaj lingvoj, kiel ekzemple la indonezia, subtenas la formon kun k je la komenco, dum ke la latinidaj subtenas c kaj estas la bazo por PIV. Kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 20:28, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

PIV estas PIV, la supera vortara instanco, kaj ni sekvu tiun proponon, kvankam kompreneblas ke multaj lingvoj sekvas la originan grekan formon kun komenca litero "K" kaj ne la postan latinan nomon kun komenca litero "C" (kiu tamen en klasika latina supozeble prononciĝis "k" kaj nur multegajn jarcentojn poste en la mezepoka latino ŝanĝiĝis al sono "c" respektive en la itala foje al "ĉ"). Tio jes okazis en multaj grekaj vortoj kun komenca litero "K" kiuj poste sanĝiĝis en latinan nomon kun komenca litero "C", ekzemple "Kiklades (Κυκλάδες)" Cikladoj. Sed ne proponas nun kvereli kontraŭ PIV, despli ke avantaĝo de la mitologia greka nomo "Kirke (Κίρκη)"=Circo estas ke ĝi ne interferas kun la kromaj esperantaj vortoj kirko kaj cirko. Jam ekde multaj jaroj akuza noto plendas ke pri titolo Kirko[mankas fonto] tute mankas fonto, la plendo pravas, kaj estas tempo decidi ke se por titolo "Kirko (mitologio)" tute ne estas argumento kaj por titolo "Circo" (tiam eĉ ne necesas aldonaĵo "mitologio") pledas PIV, ke tiam necesas ŝanĝi la titolon de senargumenta al norma esperanta titolo. ThomasPusch (diskuto) 11:11, 2 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Kompreneble oni polemike povus levi la voĉon, ke vorton Skilo (el la greka Σκύλλα) en tiu ĉi teksto, kiu latine transformiĝis al "Scilla", oni ankaŭ devus ŝanĝi al esperanta vorto "Scilo", aŭ eki disputon ĉu la belan mitologian junulon Πίκους (prononcata "Pikus", d:Q235724) en tiu ĉi teksto necesus nomi "Piko" (kiel ago per "pikilo" aŭ la ludkarta signo simila al "pikilo") aŭ "Pico" (la itala farunaĵo, la teksto nun ĥaose miksas ambaŭ formojn). Sed diferenco al Circo estas, ke PIV pri tiuj kazoj ne dokumentigis formon surbaze de la ŝanĝita latina formo en Esperanto, do sen tia argumento por uzo de iusence misfarita ŝanĝita formo mankas argumento por tio kaj tute sencas en duba kazo uzi la literon "k" de la origina, greka formo, kiel faras la artikolo Skilo (el la greka Σκύλλα). Kaj pri la bela junulo Πίκους (Pikus) mi mem ankaŭ kontentus pri tute ne-esperanta vorto "Pikus", sed se atribui al la mitologia figuro same o-finaĵon kiel al Circo kaj Odiseo kaj al ĉiuj aliaj figuroj de la helena mitologio kiujn poste transprenis la romia mitologio, tiam paralele al "Skilo" la formo "Piko" tute pravigeblas. ThomasPusch (diskuto) 11:40, 2 jan. 2024 (UTC)[Respondi]