Diskuto:Kolombio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Daŭras la diskuto[redakti fonton]

Ŝajnas al mi ke la unua artikolo kiu menciis nur la gerilojn en Kolombio estis absolute neneŭtrala. Mi redaktis (tradukis el Encarta) grandan parton de tiu ĉi artikolo kaj lasis netuŝita la parton pri la geriloj. Tiu originala artikolo aperas en la parto kies titolo estas DEFENDO. Neniu forviŝis ĝin, kvankam estis mi kiu metis ĝin en la voston de la artikolo. Kaj mi konscias ke nia historio en la lastaj 50 jaroj ne povas bone kompreniĝi sen la mencio de la gerilanoj, "paramilitistoj" kaj narkotikaĵ-trafikantoj.

Se iu volas ampleksigi tiujn informojn rilataj al geriloj aŭ politiko, tio certe donus pli da neŭtraleco al la artikolo. Sed tio tute ne signifas ke la cetero de la artikolo estas malvera. Kaj se oni mencius nur la titolojn de la koruptaĵoj kaj aĉaĵoj de politikistoj, gerilanoj, papamilitistoj kaj narkotikaĵ-komercistoj en Kolombio, ni ne havus spacon eĉ por meti la nomon de la lando!

Ruben' TORRES

Mi povas korekti malmulte artikolon. La unua artikolo bezonas poluradon. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 21:54, 2 Jan. 2012 (UTC)

Jes, ni vere diskutu[redakti fonton]

Mi ĵus - 2008-03-18 - sendis jenan mesaĝon al Rubeno:

Saluton Ruben',

mi vidas ke vi estas shajne la precipa redaktanto de la vikipedia artikolo "Kolombio". Kiel vi jam scias, mi forte kontestas la enhavon de granda parto de tiu artikolo. Vi diris ke vi iel "piratis". Tio ja tute ne gravas, gravas nur ke la artikolo estu neutrala en tiu senco ke chiuj opinioj povu akcepti ghin.

Pro tio necesus trovi redaktajn formulojn kiuj aŭ kompromisus pri la du kontraŭaj vidpunktoj aŭ metus unu apud la alian. La lasta ŝajnas al mi pli facila.

Do, se vi volas konservi tie vian pozicion (ekz-e pri la FARC kaj ghenerale pri la geriloj en via lando), necesus trovi solvon kiu plene redonas vian opinion, sed plene ankau tiun de viaj kontrauuloj (prefere verkotan ne de vi). Kaj ambau pozicioj estu formulitaj en nerekta parolo.

Por inspiriĝi iomete ĉe aliaj fontoj ol tiuj kiujn vi kutimas konsulti, mi proponas al vi jenajn artikolojn el la DIPLO:

Laurence MAZURE: Pri la malhumaneco de la kolombia konflikto [1]

Laurence MAZURE: Malprudentoj aŭ sekretaj interkonsentoj [2]

Maurice LEMOINE: La ĉefo de la FARC parolas... [3]

Janette HABEL: Ĉu Vaŝingtono perdis Latinamerikon? [4]

Salim LAMRANI: George W. Bush kaj Alvaro Uribe kontraŭ la paco en Kolombio [5]

La lasta estas la plej freshdata kaj pritraktas la aktualan - provizore solvitan - konflikton.

Vilhelmo Lutermano.

Ni ekdiskutu[redakti fonton]

Ŝajnas al mi ke la antaŭa paĝo (tiu kiu parolis pri geriloj, ktp), ne montras objektive la landon. Pro tio mi klopodas meti informojn iomete pli detalan kaj neŭtralan... kvankam, mi konfesu, ankaŭ iom pirata...

Ruben' TORRES

Kara Rubeno, ĉu pirata aŭ ne, la artikolo estas absolute malneŭtrala kaj similas al propagando de tiu registaro. Estus bone reformuli almenaŭ la tekstparton pri la armeo kaj la geriloj, inspirante vin ekz-e de la artikolo menciita sube en la diskutejo. La legantoj rajtas ankaŭ ekscii ion pri la nuntempaj skandaloj en kiuj Uribe kaj lia skipo estas implikitaj. Amike, Vilhelmo 00:10, 4. Sep 2007 (UTC).

Medeĝino aŭ Medeĵino[redakti fonton]

Mi pensas ke la vorto "Medellín" devas esti tradukata kiel "Medeĝino".

Tamen, kelkloke mi vidis la formon "Medeĵino".

Kiun ni uzu? Kion vi opinias? Ĉu kun "ĝo" aŭ kun "ĵo"?

Ruben' TORRES


En la hispana (tiel kiel ĝi estas prononcata en Hispanio) la sonoj "ll" kaj "y" estas diferencaj. Ekzemple: "calle" aŭ "llave" kaj "ya" aŭ "yeso" aŭ "yacimiento". La unua ("ll") ekzistas en tre malmultaj lingvoj (hispana, portugala,...). Kvankam temas pri speco de "l" (/ l /), ĝia sono estas iom simila al la alia ("y"). La fonetika simbolo por "y" estas / j /. Kiel oni vidas, temas tie ĉi pri ekzakte la sama "j" kiel en Esperanto. Tio estas, preskaŭ ĉiujn "y" el la hispana oni povus plej fidele transigi al Esperanto per "j", ne per "ĝ" nek per "ĵ", ĉar la sonoj "ĝ" kaj "ĵ" estas ambaŭ fremdaj al la hispana lingvo. La fonetika simbolo por la sono "ll" estas inversigita "y" (kiun oni ne povas reprezenti kun ordinara klavaro). Ekzistas nuntempe en Hispanio la tendenco fare de multegaj parolantoj ne plu uzi la originan sonon "ll", sed anstataŭi ĝin parole per la sono "y", tio estas, / j /. Mi ne scias ĉu en la amerikaj landoj oni ankoraŭ prononcas la sonon "ll" aŭ ĉu okazas same kiel en Hispanio lastatempe, sed tial ke la sono "ll" de la hispana ne ekzistas en Esperanto, kaj ke la sonoj de ambaŭ estas tiom similaj, ŝajnas al mi ke la plej bona solvo por transigo al Esperanto de ambaŭ grafismoj ("y" kaj "ll") estus la simpla "j" (/ j /). Tial nek "Medeĝino" nek "Medeĵino", sed plej bone "Medejino".

J.

Mi loĝas precize en Medeĝino, kaj la loka prononco en la urbo, kion miaopinie estas tio kion oni devas preni kiel obeenda, ne estas "Medejino" (kiel diras "J."), sed miaorele pli proksima al "Medeĝino" kaj foje "Medeĵino", kiel diras la kara Ruben.

Luis Guillermo Restrepo Rivas

Ĉu la Keĉua estas oficiala lingvo en Kolombio?[redakti fonton]

En la artikolo oni legas tion. Kolombia estas tiel mirinda ke ĉio pavas okazi. Tamen, mi -kolombiano- neniam aŭdis pri tiu oficialigo. Lasu min aldoni ke en Kolombio oni entute ne parolas la keĉuan...

Ruben' TORRES


Laŭ es.wikipedia.org/wiki/Quechua: "Las constituciones de Colombia, de Ecuador y del Perú estipulan a sus respectivas lenguas nativas -entre ellas el quechua o quichua- como segundas lenguas oficiales después del español (oficiales en las zonas donde predomina u oficiales en su territorio)."

---

Mmmm... evidente la informo de es.wikipedia.org/wiki/Quechua estas erara. La artikolo 10 de la kolombia konstitucio diras: "ARTICULO 10. El castellano es el idioma oficial de Colombia. Las lenguas y dialectos de los grupos étnicos son también oficiales en sus territorios. La enseñanza que se imparta en las comunidades con tradiciones lingüísticas propias será bilingüe." (CONSTITUCIÓN POLÍTICA DE LA REPÚBLICA DE COLOMBIA DE 1991 - Incluye las reformas de 1993, 1995, 1996, 1997, 1999, 2000, 2001, 2002, 2003, 2004 y 2005. - Actualizada hasta el Decreto 2576 del 27 de Julio de 2005)

Lasu min traduki. "ARTIKOLO 10. La kastilia estas la oficiala lingvo de Kolombio. La lingvoj kaj dialektoj de la etnaj grupoj estas ankaŭ oficialaj en siaj teritorioj. La instruo kiun oni donu en la komunumoj kun propraj lingvaj tradicioj estos dulingva."

Aldone, la vorton "Quechua" oni ne trovas en la kolombia konstitucio.

Ruben' TORRES

---

Tute alia informo[redakti fonton]

Tute alian informon donas artikoloj de Le Monde diplomatique en Esperanto, ekz-e tiu de Laurence Mazure, en [http://eo.mondediplo.com/article1234.html "LA SKANDALO DE LA "KVAZAŬPOLITIKO" KIU MAKULAS LA PREZIDANTON ALVARO URIBE - Pri la malhumaneco de la kolombia konflikto"] (majo 2007) - kiu tamen videble provas esti objektiva.

La redakto de tiu ĉi vikipedia artikolo estas, milde dirite, tre unuflanka kaj partieca ŝtatpropagando kiu pentras preskaŭ idilian bildon pri tiu lando. Nomi la armitan opozicion simple teroristoj kaj doni la belan rolon al la ŝtata armeo (kaj al Usono!) en tiu konflikto, tio jam estas forta tabako.

Jen ekzemplo de diligente kaj bele farita manipulado - laŭ mi, ne tolerebla en Esperantujo kaj tute ne inda al Vikipedio, kiu strebas al minimuma objektiveco.

Solvo: aŭ simple forstreki ĝin - kio estus domaĝe, ĉar ĝi ja entenas ankaŭ valorajn informojn - aŭ reredakti ĝin laŭ la kriterioj de Vikipedio.

Vilhelmo Lutermano (Le Monde diplomatique en Esperanto), 2007-06-29

Pri artikolo[redakti fonton]

La artikolo estas kompleta, ĝuste la neŭtralata. Vi povas plibonigi la artikolon. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 17:54, 30 Dec. 2011 (UTC)

Cxefministro[redakti fonton]

En la informkesto lando aperas ke Kolombio havas cxefministron, Iván Duque, sed tio estas eraro Ceancata (diskuto) 23:54, 15 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]