Diskuto:Komunumo (administracio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Komunumo)

"Administra unuo" estas la longjare kutima esprimo. "Ento" estas ne rekomendinda. DidiWeidmann (diskuto) 17:11, 25 Jan. 2016 (UTC)

Ekzakte. ✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 16:21, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Kani proponis alinomi al komunumo (administracio), sen kontraŭdiro dum pli ol unu semajno mi tiele alinomos. DidCORN (diskuto) 16:47, 12 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 10:31, 19 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Nova artikolo Komunumo kreita kiel apartigilo.--DidCORN (diskuto) 12:31, 19 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
@Kani kaj DidCORN: La diskuton pri alinomigo en aŭgusto 2020 mi bedaŭrinde maltrafis, propable mi estis ferianta - pardonu. Administracio laŭ PIV estas 1. administrejo, 2. administristaro kaj 3. la konkreta administra funkcio de la profesiuloj en la administrejo. Sed komunumo estas ĝuste tio kion Didi Weidmann en 2016 akcentis, nome administra unuo, certa teritorio kaj certaj loĝantoj grupigitaj en urba aŭ neurba komunumo, ne nur la oficejo de la profesicaj administrantoj. Tial mi opinias la interkrampan aldonon "administracio" enhave tro specifa, kaj vortare ne-necese malsimpla: Bonas uzi la simplan vortradikon administr', ne la pli novan, pli longan kaj pli komplikan vortradikon administr'aci’. Tial mi proponas "redukti" la titolon de "komunumo (administracio)" al "komunumo (administrado)", kaj eviti la malsimplan vortradikon administr'aci’ ĉi tie. Tio krome ŝparas unu silabon. Kompreneble "(administra unuo)" same ĝustus, sed eĉ estus unu silabo pli, kaj ne estus vojo al malkomplikigo. Ĉiukaze "komunumo (administracio)" restos kiel alidirektilo al "komunumo (administrado)". Kiu enamiĝis al la vorto "administracio", povos daŭre uzi la ligilon "komunumo (administracio)". Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 16:41, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kvankam PIV ne tute klarigas la diferencon, certe iom apartigas administron, kio povas esti persona, hejma, de entrepreno, ktp., disde administracio, kiu ĝenerale aludas al ŝtataj, politikaj aŭ similnivelaj aferoj. Tiukadre mi restas je la sama opinio, tamen mi ne kontraŭos malajn decidojn: mi foje estas kapdurulo, sed ne ĉiam, he! Fakte ankaŭ la signifo de komunumo estas komplika, kiel videblas en la apartigilo: en Francio kiel municipo, en Hispanio kiel regiono, sed nur ekde la Transiro. En hispanamerikaj landoj regionoj dividiĝas en provincoj, dum en kelkaj landoj provincoj dividiĝas en regionoj. La tutaj administraciaj dividaĵoj estas komplika afero. Vatikanurbo estas ŝtato, sed Usono estas ŝtato kiu enhavas nombrajn ŝtatojn ktp. kani (diskuto) 20:02, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi do proponas alinomi al Komunumo (administrado). Ĉi konsentas vi?-DidCORN (diskuto) 21:43, 11 dec. 2023 (UTC)[Respondi]