Diskuto:Komunumoj de Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kreo de la alidirekto[redakti fonton]

Ĉi tia paĝo ne estas koncipita kiel subpaĝo, sed kiel paĝo kun 'dualingva' titolo, t.e. kun esperantaj nomoj derivataj ĉu de la itala ĉu de la germana lingvo. --Hedorfer 15:31, 9. Maj 2007 (UTC)

Fino de redakto-milito[redakti fonton]

Mi malpermanente renomis la artikolon laŭ la Enciklopedio Britanika kaj CIA-faktolibro kaj protektis la artikolon kontraŭ redaktado. Mi ne volas redakto-militon. Se vi volas diskuti (aŭ disputi) tiun ŝanĝon, bonvolu skribi ĉi tie. -- Yekrats 11:03, 17. Sep 2007 (UTC)

Interesan motivon vi donas: Ĉar du Usonaj fontoj iel nomas regionon en Italio, ankaŭ ni nomu ĝin tiel? Tute laŭ la filozofio de la trudulo Icsunonove. Via noto en Vikipedio:Diskutejo, ke La retejo de Trentino-Alto Adige/Südtirol uzas la nomon kiun vi elektis, estas same nekonvinka, ĉar mi povas egalrajte diri, ke la same oficiala retejo de Trentino-Südtirol uzas alian nomon. Kaj nun ĉiuj regionoj de Italio havas en Vikio esperantan nomon, krom ĉi tiu kompatinda Trentino-Sudtirolo, kiu tian plej bezonus kaj meritus. --Surfo 14:11, 17. Sep 2007 (UTC)
Interesa kio estas via motivo? Forigi Alto Adige kaj Supra Adiĝo? Klarigi kial Trentino-Alto Adige/SüdtirolTrentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo ne justa? Icsunonove 19:40, 18. Sep 2007 (UTC)

Mi forte sugestas, ke la titolo estu denove esperantigata. Ĉu vere ne eblas trovi esperantan formon? Kion proponas PIV? --WinstonSmith 12:20, 20. Dec 2008 (UTC)

Flago kaj blazono[redakti fonton]

Estus bone, se iu administranto povus aldoni la flagon kaj la blazono (la nuna "blazono" estas vere la flago) laŭ jena maniero:

 |blazono=Coat_of_arms_of_Trentino-South_Tyrol.svg
 |flago=Flag_of_Trentino-South_Tyrol.svg

Mi bedaŭrinde ne sukcesis reverki la Ŝablono:Italia regiono tiel, ke ĝi funkciu ankaŭ sen flago. Estas miaimprese iom malfacile testi ŝablonojn, aŭ eble mi nur ne scias, kiel.

Umberto 17:35, 22. Mar 2008 (UTC)

Protektita[redakti fonton]

Mi denove protektis la artikolon kontraŭ anonimaj kontribuoj, pro fuŝa redakto de anonimulo. -- Yekrats 20:55, 6. Apr 2008 (UTC)

Informkesto[redakti fonton]

Ja ne estas tre logike ke la sola dulingva regiono de Italio, germana kaj itala, en la e-lingva vikipedio havas nur itallingan artikolotitolon, dum ĉiuj unulingvaj, italaj regionoj de Italio en la e-lingva vikipedio (prave kaj kompreneble) havas esperantlingvan titolon... Laŭ tio povus ŝajni ke Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo estus pli itallingva ol la resto de la lando, sed ja estas male.

Kion ajn oni pensu pri tio, unu rezulto estas teknika fuŝo. La informkesto volas krei linion "Komunumoj: listo (kategorio:komunumoj de Trentino-Alto Adige) de 339 komunumoj", dum la ekzistanta kategorio prave e-lingve nomiĝas kategorio:komunumoj de Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo. Klaras ke la diagonala streko laŭ la vikipedia sintakso en artikolonomoj uzatas por indiki subpaĝon de artikolo nomata laŭ la titoloparto maldekstre de la streko, sed tamen teknike funkcias uzi la esperantlingvan regiononomon Supra Adiĝo/Sudtirolo en la titolo ... se oni revenus al tio, ankaŭ la informkesto "retrovus" la ĝustan kategorion de regionaj komunumoj kaj la ruĝa ligilo malaperus. -- ThomasPusch (diskuto) 14:18, 8 Sep. 2012 (UTC)