Diskuto:Konstitucia juĝejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aperis en Lingvejo:

Konstitucia Juĝejo[redakti fonton]

Kiu estas la ĝusta esprimo:

  • en: Constitutional review
  • de: Verfassungsgerichtsbarkeit
  • fr: Contrôle de constitutionnalité

Foje en eo aperis Konstitucia Juĝejo, ĉu tio estas akceptebla? Krome kiu estu membro de Konstitucia Juĝejo? Konstitucijuĝisto? Kiu estu gvidanto de Konstitucia Juĝejo? Konstituciestro? --Crosstor (diskuto) 08:48, 10 Apr. 2015 (UTC)

En la rusa estas uzata Конституционный суд, do laŭvorte Konstitucia juĝejo. Mi pensas ke tio estas trafa esprimo. Por aliaj mi proponas: membro — konstitucia juĝisto. Gvidanto — konstitucia juĝejestro.--RG72 (diskuto) 09:50, 10 Apr. 2015 (UTC)
Esperante fakte konstitucia tribunalo, konstitucia kortumo kaj konstitucia juĝejo ĉiuj eblas. Nur ne eblis kategorio por ili, kiu ĝis nun nomiĝis "konstituciaj justicoj" kaj ĝis, post 30 monata diskuteto en la koncerna diskutejo, estis ŝanĝita al "konstitucia tribunalo". "Justicoj" laŭ mia lingvosento tute ne eblas en pluralo (kiel juroj, akvoj aŭ aeroj), kaj kvankam la institucio ja estas juĝejo, ĝi tamen ne estas iu ajn juĝejo, sed nacinivele tute supera, kiu en ĉiu lando nur ekzistas unufoje, tial laŭ mi tute bonus preferi el la tri eblaj titoloj la vorton "konstitucia tribunalo", en kiu eble laboras "konstitucitribunalaj juĝistoj", probable ankaŭ permeseblas koncizigi tion al "konstituciaj juĝistoj", se oni ne forgesas ke tio restas nur mallongigo de la formala, unua nomo. ThomasPusch (diskuto) 23:41, 28 nov. 2023 (UTC)[Respondi]