Diskuto:Kontraŭjudismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi forte rekomendas transmeti tiun ĉi ĉi artikolon sub la kapvorton "Antisemitismo", kiu estas la kutima, normala Esperanta formo por nomi la fenomenon priskribitan en tiu ĉi artikolo. (Vidu, ekzemple, la vortarojn NPIV-2002 aŭ la Retan Vortaron de Esperanto http://www.reta-vortaro.de/revo/ Vikipedia artikolo ne estas taŭga loko por promocii la ekzotikan/marĝenan vidpunkton, ke la vorto "antisemitismo" estas erara pro etimologia mallogikeco. Amike, -Aleksandro Shlafer

mi ne aŭguras gloran estontecon al esperanto, se ĝiaj fundamentaj reguloj jam estas konsiderataj "ekzotikaj" kaj "marĝenaj" - esperantisto

antisemitismo estas jam vaste uzata esprimo pri la afero.Narvalo (diskuto) 21:55, 1 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
kontraŭjudismo aperas en apartaj artikoloj en aliaj vikipedioj ekz. en:Anti-JudaismNarvalo (diskuto) 21:58, 1 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
"Antisemitismo" ne estas kontraŭfundamenta sed zamenhofa. Eble vi konfuzas la Fundamenton, adoptitan en 1905, kun La bona lingvo, aperinta en 1989. Finsternish (diskuto) 08:09, 3 jan. 2018 (UTC)[Respondi]