Diskuto:Kralice nad Oslavou

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Petr Tomasovsky: Mi vidis ke vi antaŭ 5 horoj faris tiun ĉi paĝon kaj ĝojas ke per tio iom post iom la ruĝaj ligiloj kreitaj de la navigilo "Municipoj de Regiono Vysočina" iom malpliiĝos. Nur mi miras ke vi ankaŭ en novaj tekstoj kiel tiu ĉi ĉiam metas multajn novajn ruĝajn ligilojn, kvazaŭ vi per ĉiu paĝo pliigas la monton da paĝoj pri Ĉeĥio kiun vi ankoraŭ volos fari. Ekzemple la frazeron "... Frateca presejo de Ivančice-Kralice (restaĵoj de burgo)" mi kiel ne-fakulo multe pli bone komprenas en provizora vortumo "... presejo de la Unueco de fratoj (restaĵoj de burgo)".

Kaj pri la ĉefa ŝoseo kiun vi notis er nomo I/23: ĉu vi konscias pli la ŝablono {{vojo}}? Ĝin jam en 2008 iniciatis pola uzanto, kaj la ŝablono laŭ mi laŭdinde kreas bone rekoneblajn grafikaĵojn, kiuj preskaŭ aspektas kiel ĉe la voja rando en la reala vivo, kaj metas unuecan nomon por interna ligilo, kiu tamen ne tiom okulfrapas kiel la multegaj ruĝaj ligiloj en vikipedio. Mi por mia geografia kompreno pri la ŝoseo 23 aldonis la noton "okcidenten ... kaj plu al Dráchov". Sen la ŝablono la teksta frazo nun tekstas:

Kun la ŝablono ĝi tekstus (se mi bone komprenas la ĉeĥajn vojojn):

Se oni nepre ne volas havi pli longan frazon ol la antaŭa, kaj insistus pri la vorto ŝoseo, variaĵo estus

sed mi ja pensas ke la unueca titolo ĉeĥa rapidvojo R23 proponita de la ŝablono jes pli bonas ol la malpli klara titolo ŝoseo I/23.

Mi ne certas, eble ankaŭ povus temi pri la ĉeĥa landvojo 23 kun ŝildo en pli hela bluo - tion vi pli bone scios, estante landano ... sed mi dubas ke estas la duaklasa "landvojo", ĉar mi ja komprenis ke "Silnice I/" signifas vojo de unua klaso, do ĉefa vojo. Eĉ se oni volos en la {{vojo}} ŝanĝi la literon "R" per litero "I" en senco de romia unu por ĉeĥaj rapidvojoj aŭ ĉefvojoj, tio fareblas. Ĉiukaze mi volas proponi al vi utiligi la laŭ mi belan kaj utilan ŝablonon {{vojo}} kaj zorgi ke la ŝablono vere bone adaptitas al la lokaj bezonoj en Ĉeĥio. ThomasPusch (diskuto) 20:33, 19 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Really? Petr Tomasovsky (diskuto) 15:59, 6 apr. 2024 (UTC)[Respondi]