Diskuto:The Lion King

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:La Leona Reĝo)

Saluton, IPulo. La artikolo tutcerte ne estas forigenda, sed eble alinomigenda. Sed tion nur povas fari alsalutantaj uzantoj. Do bonvolu ne rekrei ĝin sub nova titolo, ĉar tiam mankus la nunaj redaktoj en la artikola historio. Kore --Tlustulimu 12:27, 9. Mar 2010 (UTC)

Kiel alinomi la artikolo? (La Leona Reĝo estas pli bona titolo por la artikolo?) (Vi vidu la artikoloj kiel Cindrulino (film, 1950), La Vulpo kaj la Ĉashundo, Neĝulino kaj la sep nanoj, ktp.) —La komenton aldonis, sen subskribo, RST (diskuto • kontribuoj)
Saluton, RST. Alinomigi nur povas alsalutintaj uzantoj, kiuj jam certan tempon aktivas en la esperanto-vikipedio. La ligilo tiam aperas inter "historio" kaj "atenti" resp. "malatenti" super la artikola titolo. Sed bonvolu ne alinomigu sen antaŭa interkonsento titolon de filmo, kiu ne ekzistas en esperanto. Kore --Tlustulimu 19:44, 14. Mar 2010 (UTC)

Redakto de nur ensalutintaj uzantoj

La 25-an de julio 2011 la administranto Yekrats ŝanĝis la nivelon de protekto de The Lion King ‎al redakto de nur (konfirmitaj) ensalutintaj uzantoj (angle autoconfirmed users). Por ricevi tiun rajton sufiĉas krei konton kaj post fari almenaŭ 10 redaktojn en kvar tagoj... tion sukcesos ĉiu. ThomasPusch (diskuto) 19:47, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Pri anglalingva aŭ esperanta artikola titolo

Mi rimarkas ke iuj plej klasikaj Diznej-filmoj (Cindrulino, La Vulpo kaj la Ĉashundo, Neĝulino kaj la sep nanoj ktp.) ricevis esperantajn titolojn en la esperantlingva vikipedio. Fakte tiuj plej klasikaj filmoj, kiuj ricevis apartajn titolojn en ĉiuj naciaj lingvoj en kiuj ili publikiĝis, kutime ekster Anglalingvio konatas laŭ tiuj nacilingvaj kaj ne laŭ iu hazarde anglalingva nomo kiel "The Lion King", por kiuj oni en Esperanto fakte necesus havi ankoraŭ IFA-prononcon, do [ðˈə lˈa͡ɪ͡ən kˈɪŋ]. Tial por la filmo "La Leona Reĝo" fakte esperantlingva titolo estus adekvata (kvankam, se esperanta titolo tuj per alidirektilo direktigas al anglalingve titolata paĝo kaj la esperanta titolo ankaŭ menciiĝas en la unua frazo, estas preskaŭ sama efiko). Se tamen ĉe aliaj kazoj entute mankas alilingvaj filmtitoloj, kaj la produktaĵoj eble preskaŭ nekonatas ekster anglalingvaj landoj, tiam anglalingva titolo certe estas adekvata, kaj ankaŭ se ekster Anglalingvio oni plejparte lasis nur-anglalingvan titolon, kiel pri la filmo Toy Story [tˈɔ͡ɪ stˈoːɹi].

Ĉe la kazo de la filmo "La Leona Reĝo" ne tre gravas, ĉar ĉiukaze alidirektigoj al la ĝusta paĝo kaj mencio de la esperanta titolo en la unua frazo ĉiukaze kaŭzas ke eblas facile trovi la ĝustan paĝon. Tamen, ĉar la filma reklamo estas tiom multlingva tutmonde, pravigeblas titolo esperantlingva, "neŭtrala", kvankam ankoraŭ neniu faris komplete esperantan version de la filmo. ThomasPusch (diskuto) 23:44, 24 maj. 2024 (UTC)[Respondi]