Toy Story
Aspekto
| Ludila Rakonto | |
|---|---|
| Oskar-premiito | |
| movbilda filmo | |
| Originala titolo | Toy Story |
| Produktadlando | Usono |
| Originala lingvo | angla lingvo • hispana lingvo |
| Kina aperdato | 19-a de novembro 1995 |
| Ĝenro | Animacio |
| Reĝisoro(j) | John Lasseter |
| Produktisto(j) | Jonas Rivera Mark Nielsen |
| Scenaro | Joss Whedon Andrew Stanton Joel Cohen Alec Sokolow |
| Muziko de | Randy Newman |
| Ĉefrolantoj | Tom Hanks Tim Allen Don Rickles Jim Varney Wallace Shawn John Ratzenberger Annie Potts John Morris Erik von Detten |
| Produktinta firmao | Pixar Animation Studios |
| Distribuo | Buena Vista Pictures Distribution |
| Honorigoj | Akademia Premio por Speciala Atingo • Annie Award for Best Animated Feature • Annie Award for Character Animation in a Feature Production • Annie Award for Directing in a Feature Production • Annie Award for Music in a Feature Production • Annie Award for Best Production Design in an Animated Feature Production • Annie Award for Writing in a Feature Production |
| IMDb | |
Toy Story (prononco laŭ sistemo IFA [tɔ͡ɪ stoːɹi], anglalingve por Ludila Rakonto) estas usona animacia filmo produktita de Pixar en 1995 kaj distribuita de Walt Disney Pictures.
Ĝi fame estas la unua animacio, kiu plene estis kreita per komputila grafiko.
La historio okazas al la homoformaj ludiloj de Andreĉjo (8-jara knabo). Tiuj intencas ŝajni senvivaj kiam ne ĉeestas homoj. Ĉefaj roluloj estas vakero kaj kosmonaŭto.
La ludiloj de Andreĉjo estas:
- Woody: vakero; esprimita de Tom Hanks.
- Buzz Lightyear: spaca patrolo; esprimita de Tim Allen.
- S-ro Terpoma Kapo: ludilo de kapo terpoma; esprimita de Don Rickles.
- Rex: dinosaŭro; esprimita de Wallace Shawn.
- Slinky: bobena hundo; esprimita de Jim Varney.
- Hamm: monkesta porko; esprimita de John Ratzenberger.
- Bo Peep: porcelana ŝafistino; esprimita de Annie Potts.
- Sarge: serĝento; esprimita de R. Lee Ermey.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo en la retejo de la produktejo Pixar Animation Studios (angle)
- kaj aldona japania retejo
- Toy Story en Interreta filma datumbazo (angle)
| |||

