Diskuto:Princino Peach

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:La Persika Princino)

Malbona artikol-nomo[redakti fonton]

La titolo de tiu ĉi artikolo estas vere malĝusta mistraduko de la nomo de la rolulo, "Princess Peach" angle aŭ "Pīĉi-hime" japane (Princino Peach). La nomo "La Persika Princino" aperas nenie en iu ajn ludo (aŭ filmo, libro ktp.) de Mario ajnlingve - tio ŝajne miskomprenas ŝian propran nomon "Peach" kiel titolon. Krome, en ĉiu lingvo la nomo "Peach" ne tradukiĝas al "persiko" (aferoj de Mario cetere neniam oficiale tradukiĝis Esperanten). La nomo de la artikolo estu do "Princino Peach" aŭ simile. Fußmatte (diskuto) 23:00, 16 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Tute bone: vi mem movis la paĝon "La Persika Princino" al "Princino Peach", kaj tiel restas. Iom domaĝe ke eblos esperantlingve misprononci la nomon p-e-a-c-h, se oni nur vidas la kvin literojn en interna ligilo ie kaj ne deduktas ke temas pri angle prononcenda persona nomo, sed se oni klakas la internan ligilon, oni tuj vidas indikon pri prononco, kaj ĉio klaras. La artikolo havas almenaŭ tri frazojn, informkeston kaj kategorion, kaj estas ligata de aliaj paĝoj, do ne estas "orfa": mi aldonas al ĝi ŝablonon {{ĝermo}}, kaj ĝi plenumas la minumumaj kondiĉojn de artikola ĝermo. Hodiaŭ du anonimaj IP-adresoj stulte vandalumis interalie tiun paĝon. Tial mi mi por sekureco ŝlosas la paĝeton dum jaro kontraŭ redaktoj de anonimuloj, ĉar klare la homo(j) povas reveni post horo aŭ post duontago kun iaj aliaj IP-adresoj... ThomasPusch (diskuto) 23:10, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kara ThomasPusch! Mi tutintence forigis la indikon pri ĝermeco. La temulo de tiu ĉi artikolo estas fikcia figuro, kiu estas (malĉefa) rolulo en videoludo, kun apenaŭ iu graveco en la reala mondo. Kvar frazoj plene sufiĉas - mi ne atendas ke iu pliampleksigos la tekston, kaj mi ne volas meti iun etikedon "ĝermo" kiu kvazaŭ alvokas "tiu artikolo estas tro malgranda, ĝi bezonas pli", ĉar tio ne estus vera. Same pri la nodo de Salomono - la artikolo estas malgranda, sed tute sufiĉa pri tiu (relative malgranda) temo.

Iu tute alia situacio estus, se ni ekz-e havus artikolon pri Nikki Haley kun nur kvar frazoj. Grava usona politikistino, kiu estis ambasadoro al UN, kaj eble venonta kandidato por prezidanteco. Kvar frazoj apenaŭ kovrus eĉ la plej bazajn informojn pri ŝi: kiu estas ŝia socia fono, politika kariero, starpunktoj, rilato al Donald Trump, ebla estonta rolo en elektoj, ktp. Ampleksigi tian artikolon estas ja treege pli grava tasko ol pri fikcia princino, kaj tiu nepre meritus etikedon "ĝermo"!

Do la "ĝermeco" ne estas afero de simpla frazonombrado, sed konsiderendas ja la relativa graveco de la temo. Tial mi opinias ke nek Peach, nek Luigi, nek Kirby havu tiun etikedon. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:22, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

@Moldur: Mi komprenas vian penson. Mi simple kutime pensas, ke ĉiu teksteto de nur 3-5 frazoj havu tiun signon de modesteco, ke ne estu la impreso ke iu fanfarone dirus "jen tion mi imagas plena artikolo", kaj se iu de la angla aŭ germana aŭ hispana vikipedio hazarde vidas la paĝon li/ŝi malaprobe pensas, "nu, tiom mizere nur povas aspekti enciklopediaj artikoloj en Esperanto aŭ Volapuko aŭ Interlingvao aŭ en la cebua", same iuj ĉeĥaj esperantistaj uzantoj, kiuj metas al ĉiu ne-ĝerma esperanta artikolo, kiu ne havas almenaŭ kvin fidindajn eksterajn referencojn, ŝablonon "la eksteraj fontoj de tiu ĉi enciklopedia artikolo ne sufiĉas. Se ili ne kompletiĝos, la teksto estos forigata". Se mi penas al ĉiuj mizeraj robote faritaj paĝetoj pri italaj komunumoj kun unu frazo, informokesto kun fuŝita blazono kaj informoj de 2003 kaj sen ŝablono "ĝermo" aŭ "ĝermeto" meti almenaŭ tri sencajn frazojn, bonan informkeston, seeble du fotojn, funkcian eksteran ligilon kaj ŝablonon pri ĝermeco, tiam ne ĉar mi krius "tiu artikolo estas tro malgranda, ĝi bezonas pli da atento!!", sed ĉar mi pensas ke nun la paĝeto plenumas la minimumajn kondiĉojn kaj ricevas etikedon ke ĝi havas la kvaliton de ĝermo. ThomasPusch (diskuto) 18:51, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]