Diskuto:Landaj asocioj de UEA

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝeneralaj rimarkoj[redakti fonton]

Estas utile havi, krom la Jarlibro kun sia listo de Landaj Asocioj (LA), tiun ĉi artikolon kun fakte du listoj:

  • La LAoj laŭ alfabeto
  • Kronologio de aliĝoj (kaj fakte malaliĝoj, eblus tion pli emfazi laŭtitole)

Necesas, antaŭ fari ŝanĝojn, kontroli pri la jama ekzisto de artikoloj pri iu asocio. Necesas, sekve, cerbumi ĉu indas krei novan artikolon aŭ plulabori kun malnova. Mi celas jenon: Ofte iu Landa Asocio ŝanĝis sian nomon. Ekzistas ekzemple artikolo de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista. Poste tiu asocio nomiĝis EA de CSR. Kion fari? Ĉu krei novan artikolon? Ĉu pliampleksigi la jam ekzistantan?

Oni ne povas tion respondi ĝenerale, sed devas rigardi ĉu indas. Ekzemple oni povas utiligi la artikolon pri la nuna LA kaj en ĝi meti informojn pri la malnova, kaj sekve ligi en tiu ĉi artikolo "Landa Asocio" al tiu artikolo pri la nuna LA. Ekzemple, oni povas utiligi la nunan artikolon pri Brazila Esperanto-Ligo kaj ĉiam refenrenci al ĝi: [[Brazila Esperanto-Ligo|Brazila Ligo Esperantista]]. En la kazo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio ni havas etan problemon, ĉar la antaŭaj asocioj rilatis al Ĉeĥoslovakio, ne Ĉeĥio.

Ne estas la celo krei laŭeble multajn, etajn artikolojn. Sed necesas ke la leganto, kiu sekvas ligilon al ekz. "Brazila Ligo Esperantista" kaj venas al "Brazila Esperanto-Ligo", trovos en tiu artikolo mencion de "Brazila Ligo Esperantista" kaj klarigon pri la historio.

Estas bone, laŭeble fari indikon de fontoj, precipe en komplikaj kazoj.--Ziko 14:29, 2. Mar 2007 (UTC)

Referencoj[redakti fonton]

Eble taŭga regulo (mi ne ĉie respektis): fari la referencon nur ĉe la kronologia indiko, por ne havi duoblecon. --Ziko 19:50, 11. Mar 2007 (UTC)

Nombro de LA-oj[redakti fonton]

Laŭ la kronologio en 1978 estis 40 LA-oj. Poste la kronologio aldonas ĉ. dek asociojn - sume do eble 50. Sur Universala_Esperanto-Asocio oni povas legi, ke nun, en 2007, estas 67, fonto verŝajne uea.org aŭ simile. Sekve verŝajne en la kronologio mankas ĉ. 17 aliĝoj inter 1978 kaj hodiaŭ. Lu 09:07, 26. Okt 2007 (UTC)

Jes; mi pensis ke iu kun aktuala Jarlibro povas ŝtopi la breĉon, dum mi koncentriĝas pri pli komplikaj historiaj kazoj.--Ziko 13:45, 29. Okt 2007 (UTC)

Statuso "leginda artikolo"[redakti fonton]

La jena teksto meze de majo 2007 ricecis la statuson "leginda artikolo". Mi konscias, ke ĝi donas superrigardon pri vikipediaj artikoloj rilate al multaj gravaj regionaj Esperanto-asocioj. Mi ĝojas pri ĉiu tia artikolo (se en la intertempe centra e-lingva enciklopedio ne trovi informon pri Esperanto-asocio, kie do aliloke serĉi...). Kaj mi mem forte kontribuis al multaj artikoloj pri diversaj Esperanto-asocioj, kaj ankaŭ al tiu-ĉi paĝo. Sed mi tamen dubas ĉu la teksto meritas la titolon "leginda artikolo". Ĝi estas pli-malpli nur listo, kaj tio laŭ la eco de la temo ne multe ŝanĝiĝos: estas apenaŭ iu ajn signife granda tekstobloko, kiun "indus legi", kaj se mi konsideras, ke ĉiuj legindaj artikoloj estas kandidatoj elekteblaj kiel vikipedia "artikolo de la semajno", mi tamen ne povus imagi vidi tiun-ĉi "ne-literaturan" listigon en la titolpaĝo de la e-lingva vikipedio. Mi ne sentas ke la temo estus sufiĉe prema tiel ke mi estus devigata nun malfermi oficialan diskuton forpreni de ĝi la statuson de "leginda artikolo", sed mi publike esprimas mian skeptikan opinion pri la statuso. ThomasPusch (diskuto) 21:39, 20 Feb. 2014 (UTC)

Grafiko pri la nombro de Landaj Asocioj[redakti fonton]

Estas tre bele vidi la mondmapon kun la landaj asocioj. Sed tio estas statika en la tempo. Ĉu iu emus krei grafikon kun la nombro de landaj asocioj ekde 1947 kaj nun? Ĝi iom bele montras la daŭran disvastiĝon de Esperanto dum la pasinta duona jarcento (en tempo, en kiu la homoj ne ĉesas rakontadi, ke la angla venkis... :-) ) Cetere mi havas impreson, ke tio estus informo, kiu iam ankaŭ enmetiĝu en la paĝon pri la Statistiko de Esperantujo. --Lu (diskuto) 09:28, 16 okt. 2016 (UTC)[Respondi]