Diskuto:Leopoldstadt

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balotdiagramo[redakti fonton]

Saluton @ThomasPusch:. Mi ĵus vidis, ke en la rilata germana artikolo de:Leopoldstadt videblas diagramo pri la balotrezultoj el 2020. Ĉu ni eble havu la saman en nia {{informkesto urbo}}? Ekde kelkaj tagoj {{informkesto geografiaĵo}} jam subtenas tion, kiel videblas en la artikoloj pri la germanaj federaciaj landoj. Tlustulimu (diskuto) 22:08, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

@Tlustulimu: Se tio transporteblus kun limigita fortostreĉo ankaŭ al informkesto urbo, kompreneble estus bone havi ĝin ankaŭ tie. Kvankam ankoraŭ estas dua demando ĉu sencas uzi ĝin - aŭtomate enpreni ion de vikidatumoj kutime ne sencas, ĉar tiaj informoj kutime ne jam estas en vikidatumoj (mi ĵus ĝustigas en vikidatumoj la informojn pri distriktestroj de Leopoldstadt, ĉar tie indikiĝis homo kiu jam mortis en 2017, do klare li ne plu povas esti la aktuala estro en 2024... eĉ pri p6 ne eblas vere fidi). Do pri germanaj aŭ aŭstraj federaciaj landoj kaj pri landaj ĉefurboj eblas supozi ke iu rimarkos kiam unufoje instaliĝis informoj kaj la informkesto indikas "venonta baloto estos en 2025" ... se uzanto vidos tion en 2029, klaras ke io misas... Sed ĉu pri urbodistriktoj entute sencas esti tiom aŭdaca antaŭvidi tiajn informojn en informkesto, mi emas pridubi. Sed ĉiukaze tia indiko kun noto ekde kiam ĝis kiam la inform validas pli bonas ol la nuna sistemo kiu simple informas "estro Gerhard Kubik kaj reprezentantoj SPÖ 30, La Verduloj 12 ÖVP 9, FPÖ 8, KPÖ 1" sen ajna indiko kiam validis la informo - klaras nur ke s-ro Kubik oficis de 1999 ĝis 2013, do la informo estas malaktualaj almenaŭ ekde 11 jaroj... Tamen, eĉ se ni decidas ŝpareme uzi la subŝablonon en urbodistriktoj, estas bone havi ĝin ankaŭ en informkesto urbo. ThomasPusch (diskuto) 22:34, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Cetere: Mi ĵus rigardis la novaĵon en la paĝo pri Hesio. Tie aperas malbela ruĝa ligilo pri la "partio" "sonstige". Mi teste provis simple ŝanĝi ĝin al esperanta vorto, "kromaj", sed ne tiom simplis la esperantigo, kaj krome ankaŭ ruĝa ligilo "kromaj" estus idiotismo. Probable sencas ne aŭtomate meti internajn ligilojn, sed meti ilin en la tekstan informkestan individue, en mallongigaj formoj SPD, SPÖ aŭ simile... ThomasPusch (diskuto) 22:34, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus iomete ŝanĝis "sonstige" al la mallongigo "pli." (staras por "pliaj") kaj la ligilo malaperas. Tiu mallongigo troviĝas en iu ŝablono. Eble ĝi ja povus ankoraŭfoje esti ŝanĝata. Sed tiam oni denove devus ŝanĝi ĉiujn artikolojn, se mi ne trovus ruzaĵon aŭ eble iu alia.
Pri {{informkesto urbo}} mi okupiĝos alifoje, eble ja post dormo aŭ morgaŭ :-) Tlustulimu (diskuto) 23:08, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]