Diskuto:Lijepa naša domovino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la Esperanta traduko estas stranga sensencaĵo: vi ..u esti benis (por) ĉiam; iu, kiu konas la kroatan bv. tion korekti --Lohengrin 19:22, 15. Jul 2010 (UTC)

Blahma en 2014 forigis la pseŭdo-esperantan "tradukon" kaj notis ke ĝi "estis tre kredeble nur iu maŝintraduko (pro la multaj krampoj, malĝustaj finaĵoj ktp.), eble nur iom mane polurita". Blahma plene pravas. Mi nun la unuan strofon novtradukis subtitole en la sondosiero informkesta, sed intence ne metas plenan tradukon de la unuaj kvar versoj ĉi tie montrataj. La himno estas tipa amkanto al difinita teritorio, kaj plene traduki ĝin estas kiel traduki simplan amkanton de la Beatles: "mi amas vin jes jes jes jes". La poema himno sonas pli patose se oni ne sklave tradukas ĉiun vorton kaj ĉiun ripeton. ThomasPusch (diskuto) 22:18, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]