Diskuto:Likvideco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversaj problemoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis ke la ligita germana artikolo de:Liquidität jam estas ligita per Vikidatumoj kun alia artikolo, nome Likvidebleco. Tial mi proponas kopii la enhavon de ĉi tiu nova artikolo tien, menciante la varianton de la vorta radiko likid-. Ĝi troveblas en la libro Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvo, sur la paĝoj 210 kaj 211 en la kapvortoj likidaĵoj kaj likideco. Krome estu metata la alidirektiloj al Likvidebleco. La menciita radiko likid- ankaŭ troviĝas en la vortaregoj de Krause.

Bonvolu atenti, ke mi mem emas aranĝi tion, por ke iomete nelertaj uzantoj ne kreu plian ĥaoson. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 11:43, 21 Apr. 2013 (UTC)

Jen iomete pli detale pri la radiko likid:
  • likida - Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, paĝo 430; Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, paĝo 855, kapvorto liquide; Słownik esperancko-polski, Esperanta-pola vortaro, paĝo 280, kapvorto likida (disponebla) mono
Devenaj formoj troviĝas en la faklibro Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj sub diversaj kapvortoj, nome:
  • likidaĵoj - IKEV, paĝo 210, numero 1504, kapvorto liquid assets
  • likideco - IKEV, paĝo 211, numero 1506, kapvorto liquidity
    • prefero por likideco - IKEV, paĝo 211, numero 1507, kapvorto liquidity preference
La fundamenta vorto likvida troviĝas en ĉiuj vortaroj kaj en IKEV nur en kombinoj kaj devena substantivo:
  • likvidaj tagoj - IKEV, paĝo 326, numero 2310, kapvorto settlement days
  • likvida kaso - IKEV, paĝo 59, numero 425, kapvorto clearing house
  • likvida kurzo - IKEV, paĝoj 217-218, numero 1560, kapvorto making-up price
  • likvida valoro - IKEV, paĝo 240, numero 1712, kapvortoj net assets value; realisation value; break-up value
  • likvido - IKEV, pagoj 325-326, numero 2309, kapvorto settlement
Bedaŭrinde mi ne sufiĉe bone konas la terminojn por povi decidi, ĉu ni estonte uzu ambaŭ radikojn aŭ nur restu ĉe la Fundamenta likvida. Kiu havas proponon pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 16:49, 23 Apr. 2013 (UTC)
Temas pri du diversaj aferoj! Likida mono, likidaĵoj, estas mono, kiun oni havas tuj preta, kiu ne estas fiksita en obligacioj, akcioj, ŝparkontoj ktp. Likvidi estas zorgi, ke io ne plu ekzistas; egaligi. Ekzemple likvidi ŝuldon = pagi sian ŝuldon. Oni povas do likvidi sian ŝuldon per likida mono!
Germane: likida mono = liquide Mittelflüssige Mittel // likvida valoro = Liquidationswert

PaulP@diskkont 20:15, 23 Apr. 2013 (UTC)

Mi tute konsentas kun Tlustulimu. Mi nur aldonis ŝablonon kunigebla: se oni konsideras ke ĝi malutilas, bv forigi ĝin rekte.--kani (diskuto) 16:19, 25 Apr. 2013 (UTC)