Diskuto:Lineara sendependeco
Nedependeco kaj sendependeco
[redakti fonton]Tiuj estas tute aliaj aferoj, malsame signifantaj kaj en tute malsamaj kuntekstoj (konsideru sendependeco, la esperanta ekvivalento de ekz la angla independence). Verŝajne tio okazas ĉar eble aliaj lingvoj ne sufiĉe bone distingas inter la du terminoj.
Ankaŭ konsideru la terminologion uzata por nedependa variablo (kaj tute ne la erara "sendependa") Mi volas emfazi ke ne estas mia propra elpensaĵo, sed jam estas entute 31 tiaj instancoj de NEdependa(jn) variablo(jn) (antaŭ ol mi ŝanĝis la sendepend al nedepend).
Do propras decidi inter ambaŭ, ĉu nedepend, sendepend (mi kontrolis de independ ne ekzistas!). Unueco de terminologio, specife por la ekzaktaj sciencoj ja gravegas.
Do estas forte sugestata konsideru alinomi tiun ĉi! (la versio de sendependeco povus resti kiel alidirektilo ĉar ja tiel nomata en aliaj lingvoj)